Crowdieknowe (Hugh MacDIARMID)

Crowdieknowe(1)

de Hugh MacDIARMID

elskotigis William AULD

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 57-59

En Crowdieknowe ĉeesti kiam
Sonos la lastaj tintoj,
Kaj vidi kiel trans la murojn
Viglegos la mortintoj!

Gigantaj viroj vilabarbaj,
Kiujn mi timis june,
Elrampos el la svarma humo,
Sakrante dume,

Kaj malaprobe strabos Dion
Kaj lian anĝelgregon
-- La strasajn dandojn, kiuj kaŭzis
Ĉi pertrubegon!

L' edzinoj provos silentigi
Iliajn grumblajn dirojn:
-- Hej, Di' kuraĝa! kiu ĝenos
La Crowdieknowe-ajn virojn

Piednoto

(1) Crowdieknowe: pr. Kraŭ'dinaŭ.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>