Kiu edziniĝonta portas Brilblankan kardofaskon? Kokrita edz' ne antaŭvidas Ĉi-noktan kon-fiaskon. Ĉar tiu karis pli ol edzo Kaj pli ol ŝi mem karis, Kiu himenon ne bezonis, Sed ĉi kruelon faris. Kiu antaŭis min, knabino, Kiel eniĝi povis? -- Mortinta vir' ĉi fion antaŭ Naskiĝo mia kovis. Kaj lasis, kvazaŭ sur kadavro, Al mi himenon vian? -- Knabinoj dum la Temp-ekzisto Nenion donis plian. Sed mi teneron donos, knabo, Kaj manojn servopretajn, Vi havos miajn mamostelojn, Krurojn salikostretajn. Sur miaj lipoj vi forgesos, En mia har-mistero, Semojn de l' viroj kunvenintaj En mia virga utero... |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>