Al kiaj foraj Betleĥemoj Ĉi-nokte stele brilas tero, Kiaj paŝtistoj levas kapojn Sub ĝia lum-mistero? Preter la steloj percepteblaj, Preter iliaj lum-emanoj, En multaj fremdaj mondoj puŝas Ploreton Di-infanoj. En multa fremda mond' hodiaŭ Nigriĝas la ĉiel' tagmeze Kaj kapoj de senfinaj Kristoj Albruste pendas peze. Kiam la ter' fridiĝos lune, Kaj mortis ĝia lasta ido, Ploretos Beb' sur multaj steloj Kaj sangos Krucumito. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>