La lunhomo (Hugh MacDIARMID)
La lunhomo
(1)
de Hugh MacDIARMID
elskotigis William AULD
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 1/2 p. 57-59
Ĉiele ondas lunradioj,
Kaj Ter', la ŝtono nuda,
Sub spacomaroj brilas blanka
Kiel ost' mamuta.
Kaj, super l' ora ond' levite,
miranta Pens' meditas
Kaj vidas ĉie spurmoviĝon,
nenion korpan vidas.
Piednoto
(1)
Lunhomo: malnova superstiĉo vidis sur la luno la bildon de homo kun laterno kaj fasko da dornaj branĉoj.
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>