Estante tiam juna, sekve fola, mi revojn pri knabin' impulse teksis. La naŭ planedojn ŝi ampleksis. Hodiaŭ rulis ŝin la mar' memora Sur strandon de la mensretin'. Mi vidis klare ŝin. Fremda knabino, Kiu kvin jarojn estas morta. Tre stranga renversiĝo sorta: Ĉu tia estis mia rev' idola? Estante nun pli aĝa, tamen fola, Mi min demandas: Kiu estis ŝi? Kaj kiu estis tiu juna mi? |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>