Ombroj en matenoStrangaj estaĵoj loĝas ĉi kvartalon:antaŭ amasloĝejo maljunulo ĵetas panerojn sur la trotuaron, distrate de kolomba dankrukulo; poste forplandas, ekzilita ĝis la vespermanĝo. Viron en angulo ruktigas spasme alkohol' aŭ ftiz'. Alia maĉas, ĝue kunfrotante la botojn, kvazaŭ li en paradiz' savite festus, aŭ almenaŭ sankte esperoflam' momentus en la koro. Ĉu tiujn do espero varbus vante? damnitajn jam en sia naska horo. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>