Recenzo: Sveda poemaro (Ivo ROTKVIC)

Sveda poemaro

recenzo de Ivo ROTKVIĈ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 80


   SVEDA POEMARO. Tradukis Magda CARLSSON. Eldona societo Esperanto, Stockholm. Formato 18 x 12. pĝ. 112.

"... la tero ne estas nur pilko en danc',
ŝvebanta en spaco dezerta."


   La antologieto surhavas personecan kaj programan karakteron, originantan en la speciala mondrigardo de la tradukintino. Oraĵo de svedaj versoj elgutis sur la esperantan veluron tra la densmaŝa religia kriterio kaj solidiĝis en fosforeskaj arabeskoj -- kompreneble por la legantoj, kiuj priadeptas la samajn kredojn. Ilin la poemaro edifos, ĉar ĝi alsorĉas la impreson familiaran dum la promeno tra gotika preĝejo, kies suprenemaj ogivoj, plektante lum-araneaĵojn en la grizviolajn krepuskojn, ŝiras la homon for de la vivtumulto en la abisman transcendon.

   Estas en tiu atmosfero io nereala, dolora kaj rezignema, narkota kaj balzama. "Ĉu ne pleje brilas la revo sur fono de nokto kaj mort'?" Estas tio poezio, kies radikoj, disvejnine en profunda abnegacio, rompiĝo kaj pripento, provas traboriĝi en la misterojn, kernantajn surfunde de ĉio ekzistanta. Tial ofte en la momentoj, kiam elŝprucas elmemaj, intimaj konfesoj, kvazaŭ meĉtremaj lucernetoj, la poetoj ŝajnas forforaj kaj apenaŭ sondeblaj. "La grando troviĝas post tiu rand', kie svene haltis la penso."

   Sed, fatale kaj neeviteble, ĉiu mondrigardo havas obstinajn kontraŭulojn. Ankaŭ tiu de Magda Carlsson. Por ili la filozofia minaĵo, traspinanta la poemaron, estos nur skorio, forgesinda en la polva ruboĉambro de nacia literaturo.

   Kaj tamen, senkonsidere al la diferencaj vidpunktoj, ni estu dankemaj al la tradukintino, ke ŝi diskurtenis antaŭ ni la grandan literaturon kaj montris multajn brilajn talentojn. Estas interese, ke preskaŭ ĉiuj aŭtoroj transpaŝis la kvindekan paralelon de homa vivo, kaj tial sub la medita plumbo ili ne povas paŝ-al-paŝe sekvi la freŝajn preterblovojn el novaj, ĵusaj konceptoj kaj ideoj, eĉ eksteraj formoj, kiuj iel fanfarone elŝvelas en la brusto de juna poeta generacio. Kaj tio, laŭ mi, estas sentebla manko en la kolekto. Aŭ eble la tradukintino preparas novajn tradukojn el la verkoj de tiuj fermentantaj poetoj? Estus aplaŭdinde!

   "Traduki poezion estas ja delikata afero, kiu tre ofte necesigas kompromison inter la postuloj de enhavo kaj formo" -- lojale konfesis Magda Carlsson ĉefrunte de sia bele bestita libro. Nu, nekonante la originalojn, ni ne povas ekspertizi pri la fideleco. Sed ni povas ĝoje konstati, ke en Esperanto la versoj fluas kun arĝenta tinto, ke la lingvo estas rompstreĉe konciza, verva kaj ŝvelsuka, ke la rimoj preskaŭ ĉiam -- sen la gurda monotoneco -- forsvenas en sonorajn arpeĝojn. Virtuoza mano tiris arĉon sur la kordoj de nia lingvo!

   Ne volante ĉifoje enmordi la agacan problemon pri neologismoj, mi tamen ne povas prisilenti, ke "bestio" por la "sovaĝbesto" ŝajnas al mi nepre sarkinda herbaĉo. Parenteze, "tragika" troviĝas en la Plena vortaro.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>