Psalmo... 137a (G. E. MAURA)

Psalmo... 137a

de G. E. MAŬRA

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 76-79


1

La lantaj lumobrilaj nuboj,
velŝipoj de l' lazura mar',
krozadas super la inkuboj
de ĉi revanta fantomar'.

Je l' flanko de la monto, vente
ŝvebadas la kaskada punt',
flago flagranta elokvente
spit' al ĉi tiu karcerfund'.

Al Di', kiun ekzil' reoras,
anhelas nun dimanĉa ĥor',
dum la vilaĝa tur' sonoras
pri homvantiĝo, hor' post hor'.

Nub', akvo, temp' ne konas paŭzon,
kaj vane, en ĉi vasta driv',
mi serĉas al mi ian kaŭzon,
sur benko forgesita viv'...

2

Haltante ĉe la mezo de sia vivvojaĝo,
feliĉa estas, kiu serene povas vidi
post si la longan vojon sterniĝi, kaj alridi
al li konatan landon per amika vizaĝo!

Li staras en floranta matur' de sia aĝo
kiel arbego, kiun la birdoj sentas sidi
fortike en la tero kaj bona por konfidi
la nestojn amoplenajn al ĝia alta saĝo.

Min jam la sort' kruele vundegis je la kapo,
la ĉefan branĉon, gloron de la verdanta kverk',
fulmante for per ia neforgesebla frapo.

Kaj nun pleniĝas, nun ja finiĝas ĝia verk';
profunde la hakilo en mian koron plugas
kaj mia vivokredo en vanta polvo flugas...

3

En la frost', kie medita
mutas nuda panoramo,
ektremetas, bird' vundita,
ektremetas mia amo.

Fandiĝante neĝ' perfidas
galantetojn sen aromo.
Via korpo min alridas
en la sojl' de via domo.

Super la kaptitoj henos
baldaŭ la brutara vokto.
Kiam, Dio! jam revenos
tiu tag' kaj tiu nokto?

4

De nia viv' ĉi tie pulsadas varmo lasta.
Ĉe la silent' kaj ombro tremanta pens' profundas,
kaj sub ĉiel' lucida, indiferente vasta,
la torĉoj de la nokto niajn okulojn vundas.

5

La homojn morna laco
en la barak' sufokas.
Mia fervor' tra l' spaco,
ho kara! vin elvokas.

En ŝajna mort' sternite
dormlandon ili migris.
En mi aŭroras, spite
ke la ĉielo nigris.

Mi lasas senenvia
al ili sonĝrikolton.
La hel' de karno via
prilumas mian nokton.

6

Korŝire memorveka, ho bela kor' sen falso,
el tiel fore venis revigi ĉi ekzilon
la voĉ' de l' violonoj vibrantaj kaj la valso,
kie Destino premis senesperan deziron...

7

Braĝoj mortantaj lante,
flagras en mi ankoraŭ
bildoj de via korpo,
forgeson ribelante.

La vent' ekstere ĝemas,
sur vitroj frostas, kvazaŭ
super ia kadavro --
kaj malesper' min premas,

ĉu tag' revenos por mi,
kiu nin vidos ambaŭ
manĝi ĉe sama tablo,
sub sama kovro dormi...

8

La alta katedralo enabismiĝis flamen.
Polviĝis ĉia belo, vantiĝis la humano.
Eŭropon jam sufokas la barbarega mano.
Sanga krepusko falas sur nin... Kaj tamen, tamen!

9

Inter la arboj, sur la voj'
tre malproksime oni vidas
la vivon svarme gaji.
De suna ĝoj'
alte kvivitas
fringoj.
Kaj mi,
ĉi tie sidi,
lasante sablon gliti
inter la fingroj...

10

Sur paca montdeklivo tiuj vilaĝoj pigraj
en ŝajna senkulpeco kuŝante, lud-arkeoj
da buboj, da bovinoj, kaj da brilaj piceoj --
ĉu pred' al tiuj fulmoj en Via pugno viglaj?

11

Sur la voj', dorlota
apud li ŝi trotas.
Same, iam ni...

Sur mian nukon febran
la man' de l' tempo pezas,
rezignon instruante.

Gaja Ruĝkufulineto,
kiu for biciklinetas,
mian koron vi radumas.

12

De longe en la ombro la lasta stelradio
perdiĝis. Paciencon! Jen pasis noktomezo,
kaj jam ĉe l' oriento blankiĝos, ho Nemezo!
la "tago sen honoro, sen leĝo kaj sen Dio".

13

En aprila vesperbrul'
sur la sabl' antikvamore
floras plu la kalendul'
kaj plu bekas fringoj ĥore.

Ŝajnas en ĉi mola lum'
streĉi sin Natur' langvora
al amplena nokto, dum
tempo ŝvebas senmemora.

Supre en krepuska nub'
softe zumas ŝtalkondoroj
kaj el jam silenta rub'
alte ŝprucas fajrofloroj.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>