Kristnaska Romanco (Jan NERUDA)

Kristnaska Romanco

de Jan NERUDA

elĉeĥigis Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 69-70


Kristnaska romanco

Petro sur la liton falas
kaj tuj sonĝo lin vualas.
Kaj li miras: La pejzaĝo
en plej hela lumo staras.

Petro gapas en konsterno:
Simpla stal' kun Familio,
kaj jen -- li apenaŭ spiras --
Knabo kiel sun-radio.

Anĝeletoj svarmas, brilas,
flugpetolas tra aero,
ĉiu kantas Haleluja,
kiel scias nur anĝelo.

Petro vidas nun alkuri
vilaĝanojn, kaj jubili:
Marŝas viroj, marŝas fraŭloj,
muzik-bando antaŭ ili.

Vaŝek frapas la tamburon,
Martin arĉas, Matej blovas,
Vojta flutas per klarneto
Kuba la fajf-sakon movas.

Kaj la ludo. Aĥ, aŭdinde!
vangoj pufaj, man' flugetas...
Al li ŝajnas, ke la kruroj
mem en dancon salti pretas.

Fino, elviciĝas Briĥta,
glatrazita en dekoro --
eksa kaporal' ulana,
nun solena oratoro.

Li sin streĉas, tuŝas ĉapon:
"Kristo!" li parolon tenas,
"Ni ne scias Sanktajn Skribojn,
sed ni scias, kio venas.

Vi... Ne! Mi... Ne! Jes! Ni ĉiuj
estas... sciu... por Di-gloro..."
Nun li stumblis: plumba lango
trovas truon en memoro.

Lia lipo time tremas,
lia pugno prem-rigidas.
"Hontu!" Petro el la sonĝo
laŭte pri l' ulano ridas.

Sed Jesuo alridetas:
"Vi infanoj estas bravaj.
Post la mort' animoj viaj
hop! ĉielen flugos savaj."

Nun alvenas ĥor-kantante
la mastrinoj al omaĝo
kaj en sakoj, korboj portas,
kion havas la vilaĝo:

Mielkukojn, pomojn, kremon,
tolon, kio ajn necesas...
Jozef prenas la donacojn
kaj Maria kape jesas.

"Sed nun kio?" Petro sonĝe
gapas procesion plian:
Dekdu virgulinoj gvidas
per rubando la dektrian.

Ĉarmaj kiel dekdu rozoj.
"Ho, vi Infanet' ĉiela,
Ni venigas al vi Anjon,
ĉar ŝi estas la plej bela."

("Jes ja! Prave!" grumblas Petro)
"Jen ŝi estas. Povas ja vi
de ŝi -- anstataŭ de ĉiuj --
mieldolĉan kison havi."

Kaj Aninjo proksimiĝas,
klinas sin kun bona volo.
Jesueto tuj la brakojn
Krucas ĉirkaŭ ŝia kolo.

Aj, li ridas, ŝin karesas,
sin al ŝia brusto premas;
ricevinte unu kison,
jam li plian havi emas.

Petro sur la lit' baraktas
kiel urso en kaptilo:
"La patrino ne protestas?
Bela eduko por la filo!"


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>