Disputo (Reto ROSSETTI)

Disputo

de Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 62-63

Trans ĝardenaj baroj
jam dudekan fojon
disputas
      la genaj baroj.
Akutas
      en riproĉo
vira voĉo
      rabia.
Respondas tolere, sen ardo,
virina aldo.
Kaj jen alia virvoĉo kun trankvila tembro
aliĝas de temp' al tempo.
Jam dudekfoje la samo:
Kia dramo?


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>