Kato (Reto ROSSETTI)

Kato

de Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 62-63

Hodiaŭ, dimanĉon
      matene,
mi sidas ĉe l' fenestro
kaj manĝas matenmanĝon.

Trans la fenestro,
      ĝardene,
jen kato sidas senĝene,
kvazaŭ sur nesto.
Lumas sukcene
kaj rigardas min senpalpebrume
kataj okuloj du.
Nur tiko de l' vosto priklaĉas,
kion ĝi faraĉas
      dume.
Kaj ĝiaj okuloj serene
al mi diras:
      "Nu?
Ĉu Vi miras?
Kion Vi nun faras,
faras ankaŭ mi;
Kion mi nun faras,
faras ankaŭ Vi.
Kaj ĉu Vi ĝin faras tiel konvene?"


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>