SonetoSe flam' mi estus, mondo de mi brulus;Se vento, mi la teron tratempestus; Se akvo, dronigante ĝin mi krestus; Se Dio, en profundon mi ĝin rulus. Se pap' mi estus, gaje mi regulus ĉiujn kristanojn kaj per brid' molestus. Kion mi farus, se mi imperiestrus? Mi ĉies kapon tranĉi ne skrupulus. Se Mort', la patron mi vizitus jame; Se Viv' mi estus, fuĝe de li pasus; al la patrin' mi farus tute same Se mi estus Cecco, kiu mi estas, ĉasus mi la plej belajn ĉarmajn damojn ame, Kaj aĉajn, kriplajn al aliaj lasus! |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>