Malsana suno (Lajos TARKONY)

Malsana suno

de Lajos TARKONY

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 52

La noktajn nubojn vent' matena fendas,
sur arboj tardaj pluvogutoj pendas,
post nubĉifonoj kun tremanta helo
la anemia suno fride fremdas.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>