La uvo (Lajos TARKONY)
La uvo
de Lajos TARKONY
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 1/2 p. 52
Ĉu l' mondon reminacas la diluvo?
La stratojn skurĝas la aŭtuna pluvo.
Sed la Somer' sur mia tablo varmas,
en la rideto dolĉa de la uvo.
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>