Aboco (Karolo PIC^)

Aboco

Karolo PIĈ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 106-107


A
Kabanoj estas etaj domoj
kun A anstataŭ la tegment'.
Malajaj A kaj mil fantomoj
baraktas en musona vent'.
B
B estas eta arbalesto
inter la manoj de Amor'.
Atenton! Amo estas pesto.
Ĝi celas rekte al la kor'.
C
Nokto. La luna C okulas
al parko, kie sub arbust'
knabino knabon ame lulas
sur ardaj C de sia brust'.
Ĉ
Ĝibhava viro sub ĉapelo.
Ĉ estas renversita kuv'.
Ĉ estas gaja pulĉinelo.
La viron trempas griza pluv'.
D
Malgranda knabo kun pafarko.
Amoron stulte trafis blag'.
Mi ĉasis en printempa parko.
Mi havis D, sed mankis sag'.
E
Sub E de kluzo sur sidbreto
ripozas feo kun fein'.
E estas ora kombileto.
Ekprenu E kaj kombu ŝin!
F
F estas telefona stango.
Sur ĝiaj dratoj kantas vent'.
En vejnoj bolas juna sango,
kaj ĉiu tuŝo estas tent'.
G
G sonas kiel hinda gongo.
Iam malgajo estas gaj'.
Mi forvojaĝos al Hongkongo.
Post januaro venos maj'.
Ĝ
Ho, ŝipoj kun kampeĉa ligno,
kie vi haltos por ripar'?
Ĝ estas senkompara signo;
Sumatro. Javo. Ĝibraltar'.
H
H tre similas al ruina
kastelo sur malalta mont'.
Estas vespero kaj la kvina.
Ne revu vane pri renkont'!
Ĥ
Etaĝa domo kun tegmento.
Sub Ĥ vi bone kaŝos vin.
Eŭropo estas kontinento.
Ĥ sonas bele. Ŝatu ĝin!
I
I estas svelta kamentubo.
Ĝi altas el la noktomez'.
Mi dirus al vi "amkerubo"
kaj amus vin por ĉiu prez'.
J
Vintre sur ski' de J ni sportos.
Juna Svedin', mi amas vin.
Ĉiu vivanto iam mortos.
Kandelo, apsergilo, fin'.
Ĵ
Ĵ estas Ĵ. Ĉu vi ne scias?
En parko bonodoras roz'.
Via talio tre gracias.
Li mortis pro tuberkuloz'.
K
K estas granda reflektoro.
Nokto. K traesploras ĝin.
Mil steloj brilas kiel oro.
Sub ili ŝvebas flugmaŝin'.
L
Orta angulo. L ĝin signas.
Ekstere mandolinas vent'.
Iam virino amrezignas.
Ho paradizo! Ho serpent'!
M
Griza vulkano kun kratero.
El Mi ne ŝvebas blanka fum'.
Siringoj floras dum vespero.
Kiso, promesoj, ambrakum'.
N
N estas stranga monogramo.
Knabo scieme klinas sin
super la paĝoj de romano.
Naŭtilo, Nemo, Silver, Flynn.
O
O estas eta pluvoguto,
O estas brila varma larm'.
Ho, la unua amdebuto
Kaj ĝiaj timo kaj alarm'!
P
Stango kaj eta ventflageto.
Insulo kun pirata or'.
Sub arbo blankas homskeleto
kaj sonas eĥo de stertor'.
R
Ebria viro dum deliro.
La strato estas balancil'.
Kapa doloro. Stranga miro.
Naŭzo. Vomemo. Maltrankvil'.
S
Atenton, aŭto, serpentumo!
Post la angul' embuskas vin
danĝero, falo, kvaronumo,
atenco, vundoj, vivofin'.
Ŝ
Ho fabelaroj de junaĝo!
Serpento kun arĝenta kron'!
Fenikso en brulanta kaĝo!
Princin' sur diamanta tron'!
T
Usono, briloj, stangoj, dratoj,
trafiko, tramoj, aŭtoj mil;
longaj, homplenaj, bruaj stratoj.
Neonoj. Lumoj. Reklamil'.
U
Trankvilaj ondoj sur rivero
kaj sur nivel' de blua lag'.
Motorboato. Pasaĝero.
Sonoroj. Krioj. Verda flag'.
Ŭ
Profunda valo. Supre luno
pale ridetas al la ter'.
Kasterlruino dum aŭtuno.
Krada pordego kun heder'.
V
Kara malnova Virginio.
Negroj. Oranĝoj. Dolĉa kant'.
Floroj. Eksmoda idilio.
Kaj vastaj domoj kun verand'.
Z
Zigzaga fulmo sur ĉielo.
Tondrado kun subita pluv'.
Hazarda ŝirmo en kapelo.
Somero. Kisoj. Amopruv'.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>