Anna de Pfalz (Frantisek KUBKA)

Anna de Pfalz

de Frantiŝek KUBKA

elĉeĥigis O. GINZ

el la Vigilioj de Karlŝtejn

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 91-96


Rakonto pri tio, kiel la malsata pentristo Jindrich elektis inter la riĉe kovrita tablo kaj la kiso de reĝino.

   Majstro Detrich, pentristo kaj kortegano de nia reĝo Karel, pleje ŝatis restadi en la vilaĝo Morina, kie donacis al li la reĝo domon, bovinejojn kaj stalojn, kampojn kaj arbaron. Tie li pentris, bredis grasajn porketojn, ŝafojn kaj buntan kortbirdaron, fanfaronis, ke li posedas la plej kolereman kokon en tuta reĝolando, tie li gastigis amikojn el la pentrista fratularo kaj tie li estadis de printempo ĝis aŭtuno. Kastelo Karlŝtejn estis en distanco de kelkaj paŝoj, estis tie gaja kaj akra arbara aero, kaj kio estis pro li la plej granda plezuro, li vivis tie inter la popolo, kies vizaĝojn li pentris. Ĉar majstro Detrich havis firman volon bildigi denove homajn figurojn kaj ne lignajn pupojn, kiel tion faris aliaj laŭ fremdaj modeloj. Li sekvis tiujn homojn, por ke li ilin vidu ĉe plugilo, en trinkejo kaj en preĝejo, kaj li memoris iliajn malaltajn fruntojn, antaŭenŝovitajn mentonojn, sulkojn ĉirkaŭ iliaj buŝoj, potencajn nukojn kaj vivajn okulojn. Poste li ilin nur vestis en reĝajn robojn kaj mesajn ornatojn kaj borderis ilin per arĝento kaj oro. Kaj tiam miris ĉiuj, kiel verajn vizaĝojn havas liaj sanktuloj en la kapeloj de Karlŝtejn, kaj majstro Parler mem longe premis la manon de sinjoro Detrich, dirante, ke el ĉeĥa tero naskiĝis martiroj laŭ bildo kaj simileco de homo.

   "Tion kaŭzas nur la aero, kiun mi enspiras", respondis modeste majstro Detrich.

   Tamen ne pri li mi volas rakonti, sed pri lia plej amata lernanto, sinjoro Jindrich. Sinjoro Jindrich estis neniel de sinjora aŭ de kavalira deveno. Majstro Detrich renkontis lin dum kermeso en trinkejo de Morina. Ĉe tablo inter kamparanoj sidis junulo de grandega staturo. Liaj vangoj estis ruĝiĝintaj kaj la okuletoj en lia dika vizaĝo kvazaŭ lumis de gajo. Jindrich estis filo de la trinkejestro. Tamen li ne helpis sian patron. Li ne tuŝis plugilon, nek barelon. De plej frua infana aĝo li desegnis bildetojn. Sur muroj, sur bariloj, sur ardezaj tabuletoj kaj sur lignaj tabuloj, kiujn li mem por si faris. Li desegnis, manĝis kaj trinkis. Kaj li manĝis tiom, ke oni jam diradis pri li, ke li foje formanĝos eĉ sian patron kun patrino.

   Majstro Detrich fiksis sian rigardon al la junulo, kiu ĵus estis finmanĝanta trian sangan kolbason kaj fintrinkanta kvinan kruĉon da biero. Kaj dume malaperadis inter liaj dentoj panbulo. Jundrich manĝis kaj samtempe desegnis per kreto sur tablo. Ebriajn kamparanojn, sendentan maljunulinon kaj fiŝiston, kiu pro eksterordinara diligenteco eĉ dum kermeso riparis reton en angulo de la ĉambro. Al la kamparano li surkapigis kaskon, ĉirkaŭ kapo de la maljunulino li desegnis monakan kufon, la fiŝiston li pridonacis per okuloj de predikisto kaj survestis lin per kapuĉo. Kaj dum tio li sen ĉeso maĉis kaj ŝmacis.

   Majstro Detrich sidiĝis al li kaj mendis kruĉon. Poste komenciĝis interparolo inter la majstro kaj la junulo:

   "Kie vi lernis desegni?"

   "Dio mem scias! Mi desegnas. Tamen hodiaŭ estas la kolbasoj malmulte spicitaj. Jen sabate aĉetis patrino ĉe viandvendisto en Beroun..."

   "Vi desegnas tre bone. Kia estas via nomo kaj de kie vi estas?"

   "Jindrich. De ĉi tie, de la trinkejo. Kaj eĉ la biero ne estas hodiaŭ ĝusta. Ĉu tio estas ia kermeso? Jen, pasintjare, mi ĵuras..."

   "Ĉu vi volus lerni ĉe mi?"

   "Kaj kiu vi estas, sinjoro? Ĉu vi deziras tranĉi por vi peceton?"

   "Mi estas unua majstro de la pentrista fratularo en Praha. Oni nomas min Theodorik, ankaŭ Detrich. Mi instruus vin pentri. Ĉu vi amas kolorojn?"

   "Mi amas. Rigardu nur! Tuta grajno de pipro enpenetris en mian denton. Kaj oni poste diras, ke la komercistoj ne alportas al ni spicaĵon ĉi tien en Bohemujon!"

   Kiam poste Jindrich satmanĝis kaj sattrinkis, li diris adiaŭ al sia patrino kaj kiam li adiaŭis la patron, li murmuris ion pri tio, ke li iĝos pentristo. Pentristo tiel fama, ke li foje aĉetos tiun ĉi trinkejon kaj aranĝos tie novan kokinejon. Ke li iras nur ĉi tien apude, en la bienon de majstro Detrich, sed ke li venos hejmen, kiam li estos riĉa kaj anstataŭ sangajn kolbasojn li manĝos poste nur turdojn. Kaj li trenis sin malrapide el la parto malantaŭ majstro Detrich.

   Post kvin jaroj estis Jindrich de Morina la plej bona lernanto de majstro Detrich, kies vidpovon malutilis la tempo kaj kiu tial ne plu pentris tiom. En la sesa jaro li estis en la nova nomaro de la pentrista fratularo en Praha sur dua loko. Tuj post la majstro Detrich. Multaj eĉ ne rekonis plu, kie ĉesis pentri majstro Detrich kaj kie komencis majstro Jindrich. Nur la homaj vizaĝoj, pentritaj de Jindrich, estis pli grasaj, ilia rideto pli ĝoja kaj iliaj roboj surhavis malpli da oro. Tamen en koloroj estis Jindrich pli klara kaj pli kuraĝa kaj en grupiĝo de figuroj li superis ĉiujn ceterajn lernantojn de Detrich.

   Jindrich mem multe ŝanĝiĝis. Li portis riĉan veston, mallongan glavon, silkan ĉapon, liaj grasaj manoj sveltiĝis en la fingroj, lia okulo estis plena de brilo. Li parolis jam en tri lingvoj kaj kun fremduloj li interparolis eĉ en lingvo latina. Lia konduto estis kortegana kaj moro kavalira. Kvankam li amis riĉecon, kun pli granda ĝojo li akceptis laŭdon de tiuj, kiuj komprenis lian arton. Tamen super ĉio li amis la manĝon. Li estis la plej dika pentristo en la tuta Roma Imperio. Lia hodiaŭa apetito lasis en ombro la antaŭan. Nun iĝis Jindrich elektema. Dum vintro li amis ĉasaĵon kaj oni rakontis pri li, ke lin ne satigos eĉ kaptaĵo de unu kompleta ĉaso. Li manĝis kapreolojn, leporojn, forte trafumaĵitan viandon de apro, sovaĝajn anasojn, perdirkojn kaj turdojn, havantajn aromon de junipero kaj de amaraj herboj. En sezono printempa li preferis bovan viandon kaj en somero oni preparis por li regalojn el kokinoj, kokidoj, kaponoj, anseroj kaj anasoj. Spionante pri novaj voluptoj, li foje estus plej ŝatinta ordoni mortigon de pavo en la kastelo de Karlŝtejn, se li ne estus timinta punon. La mangojn li pipris, koloris per safrano kaj sur la panon li ŝmiris fingrodikan tavolon da butero. Li estis eksperto pri biero, mieltrinkaĵo, mosto kaj vino kaj li havis en Praha sub la kastelo en sia domo en la Malgranda Urbo profundan kelon kaj sur monteto super Morina li kreskigis vinĝardenon kun vitoj, kiujn li alportigis el Melnik kaj de la rivero Rejno.

   Majstro Jindrich ne edziĝis, ĉar li estis tro maldiligenta por svatado. Tamen virinojn li amis, sed tiel, kiel ilin amas grasa homo. Bonintence, frandeme kaj kun certa rezigno. En sia domo li toleris ilin tamen sole pro tio, por ke ili kuiru por li kaj kovru la tablon. Li havis kelke da ili en Praha. Ĉiuj estis bonaj kuiristinoj kaj puraj mastrumantinoj.

   Dum laboro li manĝis. Se li ne havis por manĝi, li ne pentris. Se li vojaĝis oni transportis post li sur ŝarĝobestoj sakojn kun kolbasoj kaj pano. Ĉiuhore li haltigis la ĉevalojn, starigis ĉirkaŭ si gardistojn kaj manĝis el sia provizo. Tiel li vojaĝis de Praha al Trebon kaj al Vyŝŝi Brod, sed ankaŭ nur al Karlŝtejn. Lia plej grava zorgo estis, ke li ne mortu pro malsato. Tial li estis plej malgaja, kiam li aŭdis, ke en frmdlando regas seka vetero kaj ke estos malsato ankaŭ ĉe ni. Ke tie bovinoj ne naskas idojn, ke kokinoj ne metas ovojn, ke leporoj formortas kaj ke perdrikoj pereis pro frosto, ke anseroj ne havas herbon kaj ke ne estos fiŝoj en malprofundaj akvoj. Kaj li eklarmis, aŭdinte, ke en rivero Berounka pereas ezokoj, fiŝoj de li plej amataj...

   Reĝino Anna de Pfalz, dua edzino de nia reĝo Karel, estis virino gaja kaj samtempe prudenta. Ŝi tre amis interparoli kun homoj simplaj, sed ŝi sciis paroli ankaŭ kun majstroj. Ŝi emis ekkoni malsaton de Jindrich kaj ekscii ĝis kie lin kondukos lia amo de bona manĝo.

   Laŭ ŝia deziro reĝo Karel petis sinjoron Jindrich, ke li pentru la vizaĝon de Anna. Jindrich estis feliĉa. Estis la unua fojo, ke li estis invitita de la Reĝa Moŝto mem.

   "Vi estos riĉe rekompencita", diris la reĝo.

   Jindrich tamen nur klinis kapon sur sia grasa nuko kaj respondis, ke plej granda rekompenco por li estas reĝa favoro. Tiam subite eniris la reĝino. Ŝi estis altkreska kaj rozkolora kaj ŝiaj okuloj ridetis. "Se vi min pentros bele, vi ricevos kison de la reĝino", ŝi diris. "En tiu okazo, via Moŝto, mi postulas neniun alian rekompencon", diris Jindrich kaj provis kliniĝi profunde.

   "Kiom da fojoj vi postulos, ke mi sidu por vi?" demandis la reĝino.

   "Trifoje, via Moŝto."

   Sinjoro Jindrich alvenis al la kastelo de Praha. En vasta halo, kies fenestroj estis direktitaj al la urbo Praha, li lokiĝis kun sia pentrista ilaro. Lia lernanto metis brakseĝon por la reĝino en ĝustan lumon kaj la reĝino venis.

   Jindrich komencis pentri. Sed li ne findesegnis per kreto eĉ la vizaĝkonturon, kiam li komencis senpacience ĉirkaŭrigardi. En tuta ĉirkaŭaĵo ne estis eĉ postsigno pri iu manĝo. Tamen Jindrich sentis jam malsaton. Tial li komencis rakonti al la reĝino, ke nobeloj en Germanujo, Francujo kaj Italujo, kiam ili sidas por pentristoj, manĝas plej eketitajn manĝojn. La reĝino ekridetis.

   "Ĉe ni oni manĝas nur tagmeze", ŝi diris.

   "Tamen ĝis tiu tempo vi certe bezonas ian pli malgrandan manĝon, Moŝto?"

   La reĝino tamen silentis. Jindrich etendis manon al siaj miraklaj akvoj kaj trempinte la penikon, li komencis pentri. La suno leviĝadis super Praha, sonoris tagmezo kaj majstro Jindrich laboris. Liaj okuloj estis trankvilaj, sed lia maldekstra mano, per kiu li sin ĉiam nutris dum laboro, kunpremiĝis en malkvieta tremo.

   La reĝino kviete sidis. Poste ŝi prenis liuton kaj komencis ludi. Estis ĉarma ludo, sed majstro Jindrich ne havis senton por ĝi.

   "Eble estas jam posttagmezo" parolis Jindrich.

   "Ŝajnas tiel", diris la reĝino.

   "Vi ne plu povas sidi, vi sentas jam malsaton", diris severe Jindrich.

   En tiu momento malfermiĝis pordo kaj ĉambelano alportis al la reĝino glason da lakto kaj panon kun mielo. Sur dua pleto alportis alia servisto saman glason kaj saman panon al majstro Jindrich.

   Jindrich eltrinkis la lakton kaj englutis la panon.

   Kaj li laboris ĝis mallumiĝo. Kun nubokovrita vizaĝo li melankolie formetis la penikon kaj diris, ke hodiaŭ ŝia Moŝto estas certe jam laca kaj ke li tial daŭrigos nur morgaŭ matene en la sama tempo. La reĝino prezentis al li la manon kaj adiaŭis lin.

   La majstro eliris. En antaŭĉambro li haltis. En lumo de kandeloj estis tie kovrita tablo. Sur ĝi porka femuro orece rostita, ĉirkaŭ ĝi sur plado kokidoj frititaj en koloro de mielo, en vazoj estis brunaj kaj helaj saŭcoj, kiuj odoris kiel paradizaj elspiroj, teleroj por du personoj kaj por du personoj ujoj por manlavo. Buŝo de la majstro malfermiĝis kaj el ĝi malrapide fluis salivo.

   Tamen la servisto, kiu paŝis antaŭ li, iris pluen. La kompatinda Jindrich sekvis la serviston. Li malsupreniris la ŝtuparon kaj kuris malespere hejmen, kie li ordonis al siaj virinoj kun senmezura insultado, ke ili kuiru vespermanĝon.

   "Ke Bohema Reĝo estas avara, tion mi ne sciis. Kaj ke li turmentas homojn, pri tio oni ne rakontas" li murmuris por si. Daŭris unu horon, antaŭ ol li manĝis kaj trinkis ĝis sato kaj indignante li kuŝiĝis por dormi.

   La alian tagon venis sama turmento. Kaj sammaniere oni alportis panon kun mielo kaj glason da lakto kaj simile estis la tablo kovrita sole por du, kaj simile li estis kondukita eksteren.

   La trian matenon kvazaŭ preterpase diris la reĝino:

   "Ŝajnas, ke vi estas malkontenta, sinjoro Jindrich. Via mieno estas ĉiam nuba, kvazaŭ ne estus feliĉo pentri ĉeĥan reĝinon."

   "Granda feliĉo, efektive tre granda, via Moŝto!"

   "Kaj des pli la rekompenco, kiu vin atendas."

   "Via Moŝto," diris Jindrich, "estas granda honoro pentri la ĉeĥan reĝinon kaj estas por mi plezuro rigardi vian belan vizaĝon kaj konservi ĝin sur tabulo por enterna memoro. Tamen eble vi povus ricevi iom pli multe por manĝi, ol pecon da pano kun mielo. La sidado estos por vi pli facila, via Moŝto!"

   "Vi diris, ke vi postulas neniun alian rekompencon krom mia kiso."

   La vizaĝo de Jindrich denove kovriĝis per nuboj.

   "Mi rezignis pri oro..." kaj li pentris plu.

   Sonoris denove tagmezo kaj Jindrich tordiĝis pro malsato.

   Tiam eniris reĝo Karel. Li rigardis la bildon, laŭdis la majstron, diris, ke kanceliero Jan de Streda bone lin konsilis, ke li igu pentri la reĝinon ĝuste per sinjoro Jindrich, kaj subite li komencis ridi. Jindrich mordis la lignan tenilon de la peniko.

   "Ripozu por momento," diris la reĝo.

   Kaj malfermiĝis la prodo kaj Jindrich denove vidis kovritan tablon. Tiun ĉi fojon ankoraŭ ne lumis la kandeloj, sed en la pokaloj radiis likva suno de la vino kaj arĝentaj pladoj brilis kiel kreskantaj lunoj. Oni vidis de ĉiu sole parton. La resto estis kovrita per plej bonaj manĝoj de la mondo. Ho, mia Dio, estis tie du ezokoj, kapreola viando kun vina saŭco, meleagro kun migdala farĉaĵo, tuta ansero, estis tie liaj amataj turdoj kaj porka kapo kaj superbela grize ruĝeta lango kaj pomoj kaj piroj kaj...

   "Via Moŝto," balbutis Mindrich, "estas tagmezo, la bildo estas preta, via Moŝto."

   "Ĝi ne estas," diris la reĝo, "mi vidas, ke en tiu ĉi angulo restis pura, netuŝita loko. Kaj kie estas via fama ora ombro en la fono?"

   "Via Moŝto," ekĝemis Jindrich, "mi estas malsata!"

   Tiam leviĝis la reĝino, prenis majstron Jindrich ĉe la mano kaj kondukis lin al la plena tablo.

   "Vi scias, sinjoro Jindrich, kia estis interkonsento! Por mia bildo vi ricevos laŭ via deziro solan rekompencon, kison de la reĝino."

   "Jes, sinjorino," diris malgaje Jindrich.

   "Elektu!" Kaj ŝi montris per mano al la tablo kaj poste al si. "Ĉi tie estas plena tablo kaj ĉi tie estas mi. Aŭ tiun ĉi tablon, aŭ mian kison!"

   Jindrich meditis momenton. Kaj poste li deklaris solene:

   "Mi rezignas pri la promesita rekompenco kaj mi petas, ke mi estu sendita al la tablo."

   Tiam forturnis sin la reĝino kaj foriris.

   "Ĉu ofendiĝis via Moŝto?" demandis angore Jindrich.

   Reĝino Anna haltis kaj diris severe:

   "Kiel oni diras, pro manĝo vi rezignas pri edzeco. Laŭdire vi tute rezignas pri amo. Sed ke vi rifuzas eĉ kison de la reĝino, tio estas tro malgajiga."

   Tiam volis sinjoro jindrich fali sur genuojn antaŭ la reĝino kaj peti ŝian pardonon. Tamen lia ventro ne permesis tion. Li fleksis unu genuon, elspiris profunde, falis sur la duan kaj renversis sin sur unu flankon.

   Tiel li kuŝis dum momento, kaj helpis al si per ambaŭ manoj. La reĝo ridis, kaj ridis ankaŭ la reĝino. Poste la regantoj de Bohema lando levis sian subulon, kaj kiam li staris, kisis la reĝino lian buŝon.

   "Venu manĝi, vi malsata Jindrich! Mi provis, kio estas en ni pli forta. Vi estas prava, Jindrich, unue lernas la homo manĝi kaj nur poste kisi."

   Sed tiam sidis jam la reĝo kun la reĝino kaj kun la pentristo ĉe la tablo kaj Jindrich manĝis tiel, ke ŝvitgutoj aperis sur lia frunto...

   Post la tagmezo li finis la bildon. Ĝi estas unu el liaj plej belaj. Nur en la okulo de la reĝino aperas io dolora, kion laŭvere neniam ŝi havis. Por la bildo li ricevis aldone al la kiso de la reĝino ankaŭ oron. Kaj li estis gasto de iliaj Moŝtoj ankoraŭ dum tuta semajno kaj li venadis ankaŭ pli poste, por -- kiel diris la gaja reĝino, -- montri al homoj hejmaj kaj fremdaj, kiel oni manĝas ĉe ni.


Rimarkoj

Anna de Pfalz (legu Pfalc), ekde 1348 dua edzino de Bohema reĝo Karel.

Detrich (legu: Djetrĵiĥ) -- ĉeĥa formo de la nomo Teodoriko.

Karel (Karolo) la Kvara, ekde 1346 Bohema reĝo kaj Germana imperiestro, ekde 1355 Roma imperiestro.

Karlŝtejn -- kastelo okcidente de Praha, konstruita en 1348.

Parler -- unu el la konstruintoj de Karlŝtejn.

Jindrich (legu: Jindrĵiĥ): Henriko.

Trebon (Trĵebonj) kaj Vyssi Brod (Viŝŝi Brot) -- urboj en suda Bohemujo.

Vigilio -- solena vespero antaŭfesta.

Frantiŝek Kubka -- nuntempa ĉeĥa verkisto, nask. 1894.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>