La apero de Beatrice (Dante ALIGHIERI)

La apero de Beatrice

de Dante ALIGHIERI

elitaligis Enrico DONDI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 89-90


Mi vidis ofte rozkolore brili
ĉe la tagiĝ' la orientdirekton,
kaj la ceteron en seren' trankvili,

kaj en nebul' aperi sunaspekton;
tiel ke pro l' mildigo de l' vaporoj,
post longa gap' ne havis mi difekton.

Simile nune inter nub' de floroj,
falantaj for kaj enen, el la manoj
sin eklevantaj de l' anĝelaj ĥoroj,

sub blank-vualo, kun oliv-ornamoj,
virin' aperis en mantelo verda,
vestata per kolor' de vivaj flamoj;

mia spirit', ne plu estante sperta
de longa tempo senti la apudon,
je kiu ĝi fariĝis fort-inerta,

sen havi per okul' ian aludon,
pro virt' okulta, kiu de ŝi spiris,
de am' antikva sentis fortan trudon.

Tuj kiam mian vidon al si tiris
la alta virto, kiu min katenis,
antaŭ ol mi for de knabeco iris,

mi turnis min maldekstren kaj mienis,
kiel infan' kuranta al la amo
patrina, se lin tim' aŭ zorg' ĉagrenis,

por diri al Virgilo: "Eĉ ne gramo
da sango ne tremanta restis nune:
mi konas signojn de l' antikva flamo!"

Sed jam virgilo ne plu estis kune,
Virgilo, mia dolĉa patro kara,
Virgil' gvidinta min al serv' imune;

kaj l' bon', perdita de l' patrin' prajara,
ne estis al rospura vang' utilo,
por ke ĝi ne reiĝo plor-amara.

"Dante, ke malaperis jam Virgilo,
ne ploru nun, ne ploru ankoraŭe:
vi ploros pro alia ja tranĉilo!"

Kiel kontrolas admiral' ĉirkaŭe,
sur pru' kaj poŭpo, kiel en ŝiparo
subuloj agas, kaj admonas laŭe,

tiel sur rand' maldekstra de la ĉaro,
turnante min de l' nomo, pro la vero
ĉie tie registrita de l' deklaro,

mi vidis l' inon, kiun je l' apero
la festo de l' anĝeloj ekvualis,
ekturni sin al mi trans la rivero,

kvankam la drap', kiu de l' kapo falis,
kronita per la verdo de Minervo,
nenion de l' vizaĝ' al mi detalis.

Notoj kaj klarigoj

NOTO: En la Edeno, antaŭ l' okuloj de Dante, okazas procesio mistika; sur mirinda triumfoĉaro, simbolo de l' Eklezio, aperas Beatrice, kiu riproĉas Dante, ne ankoraŭ puriĝintan en la akvo de Lete, pri liaj pekoj.

KLARIGOJ: Bono perdita de l' patrino prajara = edeno, perdita pro la malobeo de Eva.

Rospura vango: atingante la Purgatorion, Virgilo purigis la vizaĝon de Dante, ŝarĝitan de la infera fulgo, per roso.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>