Mondumaj Ceremonioj

Mondumaj ceremonioj

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 119


   Eble ankoraŭ ne forpasis la kutimo (kaj la tempo -- Noto de la redakcio) prezenti, kune kun siaj bondeziroj, elektitaj donacojn, libron, sukerfrostajn fruktojn, manspegulon ktp..., al la amataj personoj. Por ilin akompani, jen adaptitaj el francaj poetoj.

Tri Madrigaloj...

Sur sia almanak' la viroj
enskribos, en kalkul' fabela,
la sentojn kaj la sumojn, kiujn
ili elspezis por vi, Bela!

(laŭ H. de Régnier.)

Kun mia plej amema beno
en vian manon delikatan
lasu min -- ve! for de l' Edeno --
meti la frukton permesatan.

(laŭ St. Mallarmé)

For la glaciojn, la lavangon
aŭ la malvarmojn, higiene!
Eva, por gardi vian blankon,
via naiv' sufiĉos, ene!

(laŭ la sama.)

... kaj unu Merdrigalo

Ĉe via vid' en mia kor'
haringoj fumaĵitaj kreskas.
Mi sanas nur dum vi forestas,
kaj se aperas vi, mi for!

(Laŭ L.-P. Fargue.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>