Antikva donacpeta kanto (Athxenajos)

Antikva donacpeta kanto

Atĥenajos de Rodo

elgrekigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 97


    Jen venis hirundo,
    Printempon portanta,
    La ĉarman sezonon,
    Blankventra ĝi estas
    Kaj nigra surdorse.
    Figaĵon alŝovu
    El via abundo,
    Fromaĝojn bongustajn
    Kaj gluton da vino!
    Nek panon tritikan,
    Nek pizan platkukon
    Malŝatas la hirund'.
Ĉu iri for -- aŭ ion gajnos ni?
De via domo ni ne simple cedos for:
Foriĝos via pordo, aŭ la supra sojl',
Aŭ la interne sin kaŝanta sinjorin'--
Ŝin, la malgrandan, portos ni sen troa pen'!
    Se doni donacon,
    Ne estu ĝi nul'!
La pordon al la hirundet' malfermu do,
Ne maljunuloj estas ni, sed knaboj nur!


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>