Lamento en tombo ombraĈenrimado en morna aŭtunoLa nokto oktobra, ho, brakumisal si la silenton en tombo ombra; traeĥis ekkiso izola sola... Lamente en tentotona vibro riproĉe pro ĉerka karcer' en tero respondis ondante la kant' fantoma: "Ne veku! Ve, kuŝ' sub pluŝo ŝima, marmora ornamo mortinton tenas; susuro, murmuro sur muroj mutas... En fund' de profunda dormo morna eĉ ardo de Marto martire mortas kaj gajo de majo senhelpe velkas. La amo amorfa -- nur orfa famo: nur surda absurd' en silent' sensenta. Mortinton kortinto ne tentas tombe! Ne venu! Vevortojn portu foren! En ripoj ripozas ne ni; nenio! Sen korpo kor' -- polva volvaĵ' ostvolba. En tombo jen ombro trovas rodon; detere eteren sen tim' animo evitas, de vi for, deviojn vivajn. Alsalti al tia dia alto aŭ fali al tomba bazalto -- vanas; amaso masonas nur mason tomben. Por trovi min, ho, vi min trovindis, ĉar en vi, envia vivanto, fia vantemo tenĉenas en masko koron. Spirito pri mita rito ridas; nur vermojn kaverno eterne fermas. Ridinde min de vi funebri febre. Ne pensu en suna bril' pri l' vintro! Vin trovos ostaro staranta hante por tenti vin per tim' imptertinente...!" .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. Lamento en tombo ombra pravas; ve-kanta vekanto, ve!, vanon vartas ardante en sankte artista tristo. La nokto oktobra nigre migris, tri griloj miltrile en fendoj plendis, sunlumon al mondo lumondo donis... |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>