Suna dimanĉo... La "laboristo" ripozas. Li vagadas laŭ sia plaĉo, sola. Al ĉio li gapas, kion li trovas gapinda. Li haltas ĉe ĉiu nefermita butiko, kiun li ekvidas survoje. Li sin distras, intermpe, dispuŝante la preterpasantojn kaj, ĉeokaze, ili primokante. Tiuj ludetoj gajigas lian infanan animon kaj senkoste ĝin banas en ĝojo. Mono, mono, mono: ne nur ĝi konsistigas feliĉon! Malestime li pasas preter la glaciaĵisto kaj ties surrada budeto kaj same ignoras la sukeraĵejon. Akiron li tamen decidas. En tabakvendejon li eniras kaj el ĝi eliras fiere kun cigaredo ĉe la lipoj.
Tial ke li deziras plenan plezuron, li observatendas la alvenon de pip- aŭ cigar-fumanta promenanto kaj aplombe, eĉ arogante, de li petas "iom da fajro". Piedpinte li stariĝas, ĉar same altstatura li estas kiel boto, kaj apenaŭ dekjara, li, la "laboristo" kiu ĝuadas sian dimanĉan ligertempon. Kiam la cigaredo estas ekbruligita, li daŭrigas plu sian vagadon, kontenta kvankam iom naŭzita. Li en- kaj elblovas fumon kiu penetras en lian nazon, la okulojn jukigas al li kaj faras lin vomema. Ne gravas! Li estas feliĉa. Same li gapas kaj fumas kiel viro... Ha! se nur li posedus motorciklon aŭ, simple, duradan direktebla piedveturilon...
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>