La legantoj fabelas

La legantoj fabelas

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 96-97


   La kvarjara Anjo kuradas en la loĝejo kaj trafas en la banĉambron, kie ŝia patro duŝas sin tute nuda. "Ĉu vi ne foriras tuj?" krias la patro kolere-konfuze. Anjo trankvile retiriĝas, cerbumas iom, kaj poste iras al la patrino kaj diras: "Panjo, ĉu vi sciis, ke paĉjo estas knabo?"

(sendita de K. KALOCSAY)

   Juna edzoparo akiris apartamenton. Ne tre vasta: kuirejeto kaj vivoĉambro. Ne tre bonstata: la plafono de la vivoĉambro malpuriĝis. Ili decidiĝas pri ĝia reŝmiro. "Mi, diras la junedzino, preferus ĝin oranĝkolora. -- Oranĝkolora! Tion vi ne pensas serioze. Kion dirus la vizitantoj?" Post du horoj da disputa kaj tra tagoj da paŭtado, la edzo cedas. "Nu, oranĝkolora ĝi estu! Finfine, vi havas pli da okazoj ĝin rigardi, ol mi..."

(sendita de K. R. C. STURMER)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>