Pri malnovaj leteroj (Karel CAPEK)

Pri malnovaj leteroj

de Karel ĈAPEK

elĉeĥigis Miloŝ LUKAŜ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 82-84


   La leterojn oni konservas pro pluraj kaŭzoj: unue pro certaj motivoj personaj, kiaj ekzistas ekzemple ĉe leteroj amindumaj; due pro la graveco de la koncerna afero; trie pro respekto al ilia skribinto; plue tial, ke oni volas ilin ankoraŭ respondi; ofte ankaŭ tial, ke oni iel domaĝas ĵeti en la korbon leterojn, kiuj kostis al iliaj skribintoj tiom da peno, per kiuj ili volis onin instrui, riproĉi, esprimi siajn kontraŭdirojn, konsenton aŭ proprajn opiniojn, kaj tiel plu. Unuvorte: estas multaj motivoj pro kiuj oni gardas tralegitan leteron; kaj estas multaj leteroj, kiuj estas pro tiu aŭ alia kaŭzo metataj flanken, anstatŭ ke ili falu sur la fundon de l' korbo; kaj estas multaj tirkestoj, kien oni povas provizore meti aĵojn eĉ nur tre malforte pretendantajn, ke oni ne forĵetu ilin sur la grandan kaj eternan rubejon, "nomatan Neniaĵo" (1). Dum pluraj jaroj simple kunkolektiĝas en diversaj tirkestoj dika kultursedimento, konsistanta el malnovaj leteroj, fakturoj, eltranĉaĵoj kaj aliaj piece gardataj paperoj, kunmastikitaj per la jaroj kaj la amsiĝinta polvo en unu preskaŭ homogenan mason. En favora kazo restas tiu ĉi maso en sia tirkesto ĝis la tago, kiam ĝi fariĝas postmorta postlasaĵo; tiam iu kortuŝite ekskuos super ĝi la kapon, dirante: "Jen kiel la maljuna sinjoro estis akurata!" aŭ ion similsencan, turnas kelkon da supraj folioj, viŝas siajn fingrojn per la poŝtuko kaj igas la tutan amason forbruligi. En kazoj malfavoraj, kaij estas transloĝiĝo, funda ordigado aŭ smiliaj katastrofoj, okazas, ke oni devas la kultursedimenton el la tirkestoj eligi kaj ion rilate al ĝi entrepreni, por ke ĝi ne estu tiel multekvanta. Bone, ni trasarkos ĝin, oni kuraĝe diras al si kaj komencas la polvokovritan mason de sia rimarkinda pasinteco traesplori, unu folion post la alia.

   Jen do fakturo: "Por la riparo de ŝranko mi danke akceptis 45 Kĉ (2). Jan (3) Komarek." Pri kia ŝranko temis? oni miras. Kaj kia estis tiu Jan Komarek? Vane oni rememoras ĉiujn ŝrankojn, kun kiuj oni vivis. -- Nu, tio ne gravas. Ni daŭrigu. Jen letero de amiko: "Via lasta letero min tre malagrable surprizis kaj ĉagrenis" -- ha, kia letero? Kion ĝi propre koncernis? Helpas nenio, mi ne plu memoras -- "Ricevinte vian estimatan demand-leteron, ni kuraĝas vin informi, ke unu metro da ŝtona borderaĵo farita laŭ via indiko kostus -- " Kia do borderaĵo? Mil diabloj, por kio mi iam bezonis ian ŝtonan borderaĵon? Eĉ se oni distranĉus min, mi scias pri nenia ŝtona borderaĵo. Do plu, plu! Prenante unu folion post la alia, oni skuas la kapon; kio ĝi estis? kial oni skribis al mi tion ĉi? pro kio oni min ĉi tie dankas? kiu estis tiu ĉi homo? ĉu kun tiu mi korespondis? kiu estis ĉi tiu Grete (4)? kial mi konservis la jenan leteron? kaj tio ĉi, kia granda evento ĝi do propre estis? Mi scias nenion; ĉu do ĉio ĉi estas mia propra pasinteco? Jen stranga afero. Oni preskaŭ havas impreson pri maldiskreteco, kvazaŭ oni tralegus korespondaĵojn de fremda persono. Nepre vere, jen ĝena sento! Nu, mi forbruligu tion; kaj ni konservu sole la leterojn de la plejbonuloj kaj plejproksimuloj --

   Jes, sed pri kio mi do verdire skribas? Kion koncernas tiu ĉi riproĉo, al kio rilatas ĉi tiu elmontro de simpatio? Oni embarasite rigardas la korespondaĵojn plej intimajn; oni ankaŭ jam ne scias bone, kian interligitecon ĉio ĉi havis kaj kial ĝi estis eldirita. Se mi devus laŭ tiuj ĉi leteroj skribi mian propran biografion, kiel ĝi aspektus, Dio min savu! Mankas al tio krur' kaj kranio, nenian sencon oni el ĝi elsumigas; kaj, se estus kvinoble tiom da tirkestoj plenaj de tiuj malnovaj paperoj, la tuto estus ankoraŭ pli konfuza kaj pli sensenca. Kion fari, ni forbruligu tion; unu folio post alia falas en la korbon, la homo ŝajnas al si mem esti keil arbo en aŭtuno, arbo deskuanta la velkan foliaron; ni estas verŝajne arbo pli ol iom maljuna, se ĉirkaŭ ni sterniĝas ja la foliaro tiom abunde! Restas nur maldika amaseto da paperoj, el kiuj ni ellegis ion tamen almenaŭ iomete vian; malgranda amaseto, kiun ni metas sur la fundon de iu tirkesto -- estus ja tamen domaĝe forbruligi ankaŭ tiun ĉi plenmanon da folioj. Iam el ĝi estiĝos denove dika kultursedimento, kunmastikita per jaroj kaj amasiĝinta polvo. Ĉu ni ankoraŭfoje traesploros ĝin, unu folion post la alia, fremdece, embarasite, mirante kaj skuante la kapon?

   Kaj helpu ĉielo! kian nazokataron oni krome ankoraŭ ricevas kaŭze de tiu polvo!


Piednotoj

(1). Citaĵo el verso troviĝanta en la dua kanto de la lirik-eposo poemo "Majo" de Karel Hynek Macha. (La unuan kanton esperantigis Tomas PUMPR; vidu la duan jarkolekton de la revuo "Esperantista" [1947], pĝ. 40 kaj 41. -- La nomon de la poeto K. H. Macha [ch = ĥ] portas la lago apud la nordbohemuja urbo Doksy, famigita per la Someraj kolegioj de Esperanto.)
(2). (= krono ĉeĥoslovaka) estas mallongigo, kiu estis oficiale uzata de post la jaro 1918a ĝis la 1939a; nun oni uzas la mallongigon Kĉs.
(3). Jan = Johano.
(4). Germanlingva karesformo de la virina nomo Margareta.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>