Angoro (Stefano MALLARMÉ)

Angoro

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 112-118

Ne venas mi ĉi nokton vin korpe venki, besto,
En kiun iras pekoj de gent', nek taŭzi jam, ho!
Viajn malvirtajn harojn per trista kistempesto
Sub la nekuracebla enu' de mia amo.

En via lit' mi petas ensonĝan dormon flui
Al mi sub ĉi kurtenoj fremdaj je pentabsintoj,
Ĉar ĝin post viaj nigraj mensogoj povas ĝui
Vi, kiu pri l' Nenio pli scias ol mortintoj:

Ĉar la Misem', ronĝante mian denaskan gloron,
Min stampis kiel vin mem per sia malfekundo,
Sed ve! dum via brusto ŝtoneca fermas koron,

Kiun nenia krimo markas per sia vundo,
Mi fuĝas, pala, velka, hantata de l' tombtolo,
Timante morti, kiam mi sternas min en solo.

(Tournon, Februaro 1864)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>