Aperaĵo (Stefano MALLARMÉ)

Aperaĵo

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Lajos TARKONY

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 112-118

La lun' malĝojis. Reve serafoj inter ploroj
Kun arĉo en la fingroj, en la kviet' de l' floroj
Vaporaj, elsonigis el la mortantaj violoj
Blankajn sopirojn glite sur bluo de l' koroloj.
-- Estis la tag' benata de via kis' unua.
Mia revad' inklina al sinturmento ĝua
Sin dokte ebriigis el la parfum' de tristo,
Kiun, eĉ sen bedaŭro, sen ia amar-gisto,
Postlasas la rikolto de Rev' al kor' rikolta.
Mi vagis do, okulfikse sur la pavimo olda,
Kiam, kun sun' je l' haroj, en strato kaj vespero
Vi venis alridante, kaj kredis mi en vero
Ekvidi la feinon, kiu kun lumoĉapo
Iam en belaj sonĝoj de l' dorlotata knabo
Pasis, lasante ĉiam el manoj duonfermitaj
Neĝi bukedojn blankajn da steloj parfumitaj.

(Londono 1863)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>