Donaco de l' poemo (Stefano MALLARMÉ)

Donaco de l' poemo

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 112-118

Mi legis ĉiujn librojn, kaj tristas, ve! la karno.
Fuĝi, for fuĝi! Ŝajnas ebrii la birdsvarmo
Dum flug' tra nekonataj ondar' kaj ĉielbriloj.
Nek la ĝarden' malnova en spegul' de l' pupiloj
Retenos mian koron, kiu en mar' sin mergas,
Ho noktoj! nek dezerta lamp-lum', se ĝi aspergas
Paperon vakan, kiun la blank' defende gardas,
Nek junedzino, kiu mamnutre bebon vartas.
Mi iros! Vaporŝipo kun balancataj mastoj,
Eklevu vian ankron por la ekzotaj vastoj!
L' Enuo, kiun ronĝis kruela esperrevo,
Kredas ĝis nun je l' lasta adiaŭ de l' tuklevo!
Kaj eble tiuj estas el mastoj ŝtorminvitaj,
Kiujn la vento klinas sur ŝipdronoj, perditaj
Sen veloj, ho sen veloj, sen verdo de insuloj...
Sed, koro mia, aŭdu la kanton de l' ŝipuloj!

(Tournon, Majo 1865)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>