Fenestroj (Stefano MALLARMÉ)

Fenestroj

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Lajos TARKONY

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 112-118

Laca je l' hospitalo kaj je l' incens' haladza,
Kiu leviĝas en la banala kurtenblanko
Al krucifiks' enua sur muro mornsurfaca,
La oldan dorson streĉas ruzeme la mortanto,

Sin trenas -- ne hejtonte la korpruinon frostan,
Sed ja vidonte, kiel la sun' sur ŝtono flamas --
Premi la harojn blankajn kaj la vizaĝon ostan
Al la fenestroj, kiujn la freŝa lum' ornamas.

Kaj lia buŝo febra, avida je l' lazuro
-- Iam, junaĝe, tiel ĝi sorbis la trezoran
Spiron de haŭt' virgina -- nun tuŝas per makulo
De longa kis' amara tepidan vitron oran.

Ebria, jen li vivas; pri l' sanktole-hororoj,
Tizanoj, horloĝbatoj, tusoj kaj lit' trudata
Forgesas; kaj, dum sangas vespero sur tegoloj,
Liaj okuloj vidas ĉe l' horizont' lumsata,

Dormi galerojn orajn kaj kiel cignoj belajn
Sur rivereg' de nura purpur' kaj bonodoroj,
Kaj luli riĉan fulmon de siaj rufoj helaj
En granda langvoremo ŝarĝita de memoroj.

Mi same, naŭziĝante pri l' homo duranima,
Vadanta en feliĉo, kiu nur apetitojn
Satigas, kaj ĉi koton serĉante en streb' obstina
Por doni al la ino nutranta liajn idojn,

Kroĉas min mem al ĉiuj fenestroj, kie havas
La homo eblon turni la dorson al vivŝlimo,
Kaj en la vitroj, kiujn eterna roso lavas,
Kaj kiujn oras ĉasta mateno de l' Senlimo,

Mi vidas min anĝelo, kaj mortas, kun la emo
-- Ĉu l' Arton, ĉu l' Mistikon je l' vitro mi rekonas --
Renaskiĝi, portante la Revon por diademo,
En tiu praĉielo, kiun la Belo kronas.

Sed mastras, ve! la naŭza Ĉi-Sube, kaj eskortas
Hantante min kelkfoje ĝis la azil' sekura,
Kaj la vomaĵ' malpura de l' stulto min perfortas
Forŝtopi mian nazon de antaŭ l' Blu' lazura.

Ĉu eblas, mia Memo, konanto de l' amaro,
De l' monstro l' insultatan kristalon el interne
Trapugni, kaj per mia senpluma flugilparo
Fuĝi, eĉ se mi riskas falegi dum eterne?

(Londono, Majo 1863)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>