Mi legis ĉiujn librojn, kaj tristas, ve! la karno. Fuĝi, for fuĝi! Ŝajnas ebrii la birdsvarmo Dum flug' tra nekonataj ondar' kaj ĉielbriloj. Nek la ĝarden' malnova en spegul' de l' pupiloj Retenos mian koron, kiu en mar' sin mergas, Ho noktoj! nek dezerta lamp-lum', se ĝi aspergas Paperon vakan, kiun la blank' defende gardas, Nek junedzino, kiu mamnutre bebon vartas. Mi iros! Vaporŝipo kun balancataj mastoj, Eklevu vian ankron por la ekzotaj vastoj! L' Enuo, kiun ronĝis kruela esperrevo, Kredas ĝis nun je l' lasta adiaŭ de l' tuklevo! Kaj eble tiuj estas el mastoj ŝtorminvitaj, Kiujn la vento klinas sur ŝipdronoj, perditaj Sen veloj, ho sen veloj, sen verdo de insuloj... Sed, koro mia, aŭdu la kanton de l' ŝipuloj! (Tournon, Majo 1865) |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>