Sanktulino (Stefano MALLARMÉ)

Sanktulino

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 112-118

Ĉe la fenestro sekretanta
Santalon jam sen ortavolo,
De ŝia vjolo fajretinta
Iam ĉe fluto kaj mandolo,

La Sanktulino disetendas
Malnovan libron de la Leĝo,
El kie Magnificat ondis
Iam ĉe vespro kaj noktpreĝo,

Sur ĉi solena vitroflago,
Kiun tuŝetas harp' formata
De la Anĝel' per vesperflugo
Por la falango delikata

De l' fingro, kiun ŝi lulmetas
Laŭ la plumara instrumento,
Dum la santal' kaj libro mutas,
Muzikistino de l' silento.

(Tournon, Decembro 1865.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>