Perditaj fontoj de la Esperanta liriko (A. D. FOOTE)

Perditaj fontoj de la Esperanta liriko

de A. D. FOOTE

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 85-88


   Apud mi sur la tablo kuŝas libro kun la titolo Chrestomathie Provencale (Provenca Krestomatio). La kompilinto estas Karl Bartsch, kaj la eldono datiĝas je 1892. Similajn ekzemplerojn oni povas aĉeti sub aliaj nomoj, kaj kelkajn el tiuj mi posedas.

   Trafoliumante ĉi tiun libron, kaj ĝuante la aprilan humoron de la verkintoj, kiuj vivis inter la 11-a kaj 14-a jarcentoj, mi estas forte impresata de la noveco, de ia familiareco, kiun sentigas iliaj strofoj, kaj pli ol ĉio de la nepra kaj magia simpatio, kiun tiuj mortintaj poetoj kvazaŭ spiras al la hodiaŭaj poetoj sin ekzercantaj per Esperanto.

   Se oni rigardas tute supraĵe, la provenca lingvo montras mirindan parencecon kun la nuna Esperanto. Tra tutaj versoj kune, krom la malsamaj finaĵoj, oni kredas legi puran Esperanton:

En laisa' m deu lo grant omnipotent
kils mors et vivs tot a in jutjament.
Eps li satan son en so mandament:
ses deu licencia ja non faran torment.

   (laisa = lezas -- tot = tutajn -- eps = -- ses = sen -- ia non faran = ili iam ne faras. )

   -- Diis li Jesus: " cell chi es lavat non a besoin que lau mas los pes, mas toz es neptes " (neta). E vos esz nepte, mas no tuih (Komparu la eltimologion de tuj).

--
L'autrier jost' una sebissa
trobei pastora mestissa
de joi e de sen massissa
e fon filha de vilana
cap' e gonel' e pelissa
vest e camiza treslissa
sotlars e caussas de lana
(hieraŭ apud heĝo)
(paŝtistinon mestizan)
(de saĝo plenplenan)
(vilaĝanino)

(subtila)
(ŝuoj kaj ŝtrumpoj)

   Necesus pli vasta citado, ol mi povas enkonduki en unu artikolon, por montri, ke per sia fonetiko la provenca lingvo saltas nature en metrikajn "figurojn" preskau samajn kiel tiuj de Esperanto.

   Kaj pri la elparolo, oni povas prononci ĝin idente, ĉar ĝuste la samaj fonetikaj elementoj tie troviĝas.

   Mi nun citas tutan strofon, kun laŭvorta kontrolo, por montri, kiel ankaŭ la vorttrezoroj de du lingvoj grandparte akordas inter si.

   (Bele estas por mi, kiam la vento spiras sur nin en aprilo, antaŭ ol eniras majo, kaj la tutan nokton serenan kantas la najtingalo kaj la garolo; ĉiu birdo en sia lingvo, tra la freŝo de l' mateno, venas kondukante ĝojon pro la agrableco, kiam ĉiu distras sin kun sia kamaradino).

Bel m' es quan lo vens m' alena
en abril ans qu' intre mais,
e tota la noit serena
chantal rossinhols el jais;
quecs auzels en son lenguatge,
per la frescor del mati,
van menan joi d' agradatge,
com quecs ab sa par s' aizi.

   Ni tuj venu al ĉefa konstato:

   Jen, en la provenca, troviĝas kolekto de majstraĵoj kiujn ĝuste tiuj konantaj intime Esperanton povas ekŝati kun minimuma lingva klopodo

   El tio sekvas plua, iom pli hipoteza, konstato:

   Ke la provenca trezorejo povas eventuale konsistigi modelaron por esperantaj poetoj, similan al tiuj, kiujn nacilingvaj poetoj posedas en siaj respektivaj "antikvaj literaturoj".

   Sed eble oni demandus: ĉu oni ne havas jam kontentigajn modelojn en la esperanta lingvo mem ? La verkoj de Kalocsay, Kurzens, kaj aliaj, prezentas tiel riĉan stokon, ke pli arkaike fosi inter elkreskintaj lingvoformoj ne necesas, kaj certe malpli multe utilus.

   Mi almenaŭ ne kontrauus la pozitivajn implicojn de ti ĉi diro, kiom rilatas Kalocsay kaj la konatajn. Sed ni ekpensu, kiel diferencas simpla inspiro de pli maljunaj samtempuloj, kio okazas ĉiam kaj konstante, disde fenomeno tia, kian oni nomas RENESANCO.

   La renesanco ekfloris ĉe diversaj literaturoj en diversaj periodoj. Por la angla lingvo ĝi okazis lastatempe, kiam, celante elkreski la deknaŭjarcentajn formojn, esplorantoj, Auden kaj Pound, trovis aliajn pli konvenajn ĉe la verkistoj de la mezepoka aliteracia tradicio (Langland, Skelton, kaj la prasaksaj). Samtempe, okazis la skota renesanco, kiam tuta lingvostoko estis riĉigita per retrovo de siaj perditaj fontoj en la dekkvinjarcentaj majstroverkoj.

   Konsekvenca vortostoko, kies diversaj eroj pro ilia kunestado naskas konstantajn kaj karakterizajn asociaciojn, kreigas "etoson".

   Ke etoson karakterizan liveras la saksa elemento de la angla lingvo, ne povas nei tiu, kiu konatiĝis kun almenaŭ la sekvantaj: Skelton, Barnes, Hopkins.

   Oni povas rilatigi tion al senpera, ege subtila simpatio por la naturaj detaloj, naskita de longdaŭra respondemo al ĉiu ĉiamvarianta faceto de la Naturo en la brita insularo, kiu lastatempe translokiĝis al la same multfaceta metropolo.

   Paroli pri la sanskrita vortostoko, kiu staras en sama rilato al la modernaj poeziaj lingvoj de Hindio, la bengala, kaj la malajalama, estus elvoki tute alian kaj siaparte profundegan etoson.

   Tiuj etosoj, enkadritaj en la vorttrezoro, estas altvaloraj. Ili konsistigas la hidrogenon de iu ajn lingvo, el kiu la pli komplikaj substancoj, filozofiaj kaj idiotismaj, egale ĉu oni konscias pri la ekzisto de subtavolo aŭ ne, estas nepre konstruitaj. Tial reveni al la fonto estas sperti tion ĉe la lingvo, kio rolas absolute primitive, ĝi do estas sperti la Edenon.

   Kio estas karakteriza ĉe l' provenca ? Ĝi estas la etoso de Eŭropo juna, ankoraŭ ne embarasita per la kulturaj baroj, preskaŭ senpeka pri la "kulturo", trovanta siajn plezurojn per la riĉaj komparoj, la senĝena kaj simpatia interrilatado de homo kun homo.

   En Esperanto la provenca lingvo vivas denove. Ke ĝia etoso vivu denove en la esperanta poezio, estas alloga ebleco dependanta de la talentoj de la samideanoj.

   Mi memoras broŝuron el la frua periodo de la lingvo, kiun verkis De Vallienne. Per alloga argumento ĝi atestis, ke Esperanto reprezentas tiun stadion, kiun estus atinginta la latina lingvo, se la Roma Imperio ne estus disfalinta.

   Sed la grandiozaj konceptoj de la Roma Imperio povas trovi nur magran lokon en la nuna ŝanceliĝanta kulturo de la okcidentaj nacioj. Kaj la spirito de gajeco liberiĝis nur multajn jarcentojn poste, kiam Romo estis jam ruino, en la kantoj de Provenco.

   La homarana spirito estadis jam en la dekunua jarcento, en tiu periodo, kiun unu historiisto nomis "la unua Eŭropo". Foje florinte en la dialekto de Provenco, ĝi influis sur ĉiujn emerĝantajn lingvojn, ĝis tiuj ci reciproke fremdiĝis, kaj la provenca ŝtato mem estis dispremita. En la deknaŭa jarcento, sur tereno malsama sed lingve parenca, vekiĝas jam esperoj pri nova unuigita Eŭropo.

   Malgraŭ ĉio, estas la dekunua jarcento, kie tiu nova etoso ĉerpas siajn fontojn...



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>