Saluto al Suplemento (Gerald C. JERVIS)

Saluto al Suplemento kompilita de Prof. Waringhien por la kvara eldono de "Plena Vortaro de Esperanto"

Gérald C. JERVIS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 108-109


Poeto! Viglu via laring'! Jen
nia persist' (1) persista. Varingjen,
ree bonfaras al la verda gento.
En verda bindo supla, suplemento
atestas al la varingjena povo;
en poŝformato nestas ĝi kun PV.
Ni ekzamenu ĝin. Per zorga kribro
Go Duvoj al la poezia libro
tre leĝerigis la vort-klarig-liston,
kiu tre ofte ĝenas kritikiston.
Kaj kia bunta mondo! El ravino
ascendas - pum! dizela zepelino
.
Tuj malfermiĝas ĝia flank' per zipo,
kaj elveturas en armea ĵipo
du ĉimpanzinoj kun konstanta frizo
kaj mansaketoj. En demoralizo,
vane vetoas pigra konduktoro.
Elsaltas odalisko, tiraljoro
trejnita
uzi en batal' mitralon,
kaj ŝejko kiu rompis temporalon.
Tuj sekvas pediatro, du kulakoj;
jen eksponisto ŝakras pri kodakoj.
Kelkaj piknikas nun per volovano,
aŭ ludas per raketo kaj volano;
Kvar turpaj vagabondoj ludas briĝon -
spektante
, oni sentas jam vertiĝon!
Jen ŝakludanto matas post aroko;
sur buldozita roko mekas boko;
rigitan ĵonkon
vent' komencas peli;
al la ĉevalo licas jam ribeli
per alternantaj baŭmoj kaj kalcitroj.
Supre, defie, kriĉas akcipitroj.
Jen pimpa tajpistin', kun pirueto,
suspiras
, "Iam esti film-subreto!"
-- la rufajn buklojn tuŝas per la mano --
"...en kolorfilm-pozej'... unua plano..."
Mi sentas por ŝi iom da amem',
sed ne plu povas svati por mi mem,
ĉar, en la plej ĝisnuna Esperanto,
ree pramodas svat' per -- jes, peranto!

Piednoto

(1) en ĉi tiu rilato, hom', kiu tradukis el la persa de Omar Kajam.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>