C^u Vere? (A. NURAK)

Ĉu Vere?

kolektis A. NURAK

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 120


   La malbono, la bono! Prenu la malbonon per la vosto kaj vi vidos, ke vi tenas la bonon la kapon malsupre!

(Christopher Fry.)

   Se oni devus permesi al la aliaj ĉion kion oni permesas al si mem, la vivo ne plu estus vivebla!

(Georges Courteline.)

   Ami la edzon, tio estas, kiel se oni pagas liveranton, sed la amanton, tio estas, kiel se oni donas al la malriĉuloj.

(J.-P. Toulet.)

   La klasikuloj estas tiuj, kiujn ĉiu volus esti leginta, kaj neniu volas legi.

(Mark Twain.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>