Al K. Kalocsay (Reto ROSSETTI)

Al K. Kalocsay

de Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 121


okaze de lia reapero
Vi revenis al ni, kara,
ja neniam vi forestis.
Tion klare manifestis
tiu vergo Niagara

el la plumo malavara:
pruvo, ke vi ne siestis!
Vi revenis al ni, kara,
ĉar neniam vi forestis,

sed laŭ kuro kalendara
vi verkadis kaj -- tirkestis,
kaj silente plu atestis
pri la grandioz' madjara...

Vi revenis al ni, kara!
1955.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>