Al Marjorie Boulton (KALOCSAY Kalman)

Al Marjorie Boulton

de KALOCSAY Kálmán

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 123-124


sur la marĝenon de ŝia libro "Kontralte"
"Ho sankta Sappho, vi mielrideta,
vi violbukla..." -- jene sonis liro
Alkaja iam, jene sub impeta
impuls' al vira Sappho kantis viro.
Sed kiel de marmoro, la admiro
refalis rebatita, kaj eĉ peka
stampiĝis, ĉar malpura deziro...
Pro kio do, per kia sorĉ' reveka
el sub la dika polv' biblioteka
ĉi du fantomoj lumaj nun min hantas:
Alkajo juna kaj la Muzo deka?
Nu, ĉar poeto spite juna kantas
al nia Sappho, ĉar mi la tumulton
de sentoj kantas al Marjorie Boulton.

Post kiam Eros faris sian pafon
al sia koro, time li forkuris,
ĉar tiu kun la sang' elĵetis lafon
kies bruliga ardo lin teruris,
La am' virinojn multajn jam torturis,
sed ĉu animon sian ĝis tenebraj
profundoj iu sonde jam mezuris
tiel kuraĝe, kiel en ĉi febraj
konfesoj montras la neforgeseblaj
sinsekcoj de konsterna sinceremo:
memoroj voluptemaj kaj funebraj,
sopiroj jen ekbrilaj kiel gemo,
jen nigraj, revokantaj sangan kulton?
Ho, ĉasta bakĥantin', Marjorie Boulton!

Kondukas min la kavaliro dama,
mi sekvas ŝin logate de vojaĝo
tra la kratero de animo flama.
Virin-tenero kaj virin-sovaĝo
tie la ĉenojn de la frida saĝo
streĉadas en ribelo katenita.
Komence iras mi tra fe-pejzaĝo
inter knabinoj kun la am-evita
pastrino de diino Afrodita.
Nun pensoperloj ravas min sur sombra
velurtalaro de revad' medita,
nun tril' lasciva kiel kver' kolomba,
sufokiĝanta plore en singulton...
Tiel mi vagas kun Marjorie Boulton.

        Noto de la Redakcio: Aristotelo konservis al ni fragmenton de dialoga odo, en kiu ŝajne parolas Alkajo al Sapfo:
        -- Mi volas ion diri, sed min la hont'
           detenas...
        -- Se l' koro celus nur al la bon' kaj bel',
           se ne misvorton diri intencus lang',
                okuloj viaj ne ekhontus,
           sed vi parolus ja tutsincere.
     Al kiu odo Bergk religis jenan verson de Alkajo:
           Violbukla, pura, mielrida Sapfo...



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>