Dio de liaj prapatroj (Jack LONDON)

Dio de liaj prapatroj

de Jack LONDON

elangligis Reto ROSSETTI

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 133-148


I

   Sur ĉiu flanko etendiĝis, la praa naturo: hejmo de brua komedio kaj silenta tragedio. Ĉi tie la batalo de 1' vivo daŭre furiozis kun sia tuta antikva sovaĝeco. Ankoraŭ ne renkontiĝis brito kaj ruso en tiu Lando de Oraj Arbaroj (1) -- kaj jen estis ĝuste ĝia koro -- kaj la usona oro ne akaparis ankoraŭ ĝian vastan regnon. La luparo ĉiam sin kroĉis al la flanko de la boaca grego, apartigante la junajn kaj la gravedajn kaj tirante ilin teren tiel same senkompate kiel se estus milmil vivociklojn antaŭe. La maldensa indiĝenaro agnoskis la regon de siaj ĉefoj kaj pastroj, elpelis malbonajn spiritojn, bruligis sorĉistinojn, militis je siaj najbaroj kaj manĝis siajn malamikojn kun fervoro, kiu bone atestis pri iliaj ventroj. Sed estis je la tempo, kiam la ŝtonepoko sin tiris al fino. Jam nun, tra blindaj vojoj kaj nekonturitaj dezertoj, alvenadis la heroldoj de 1' ŝtalo -- helvizaĝaj, bluokulaj, nesubigeblaj homoj, enkarniĝo de la malripozo de ilia raso. Hazarde aŭ cele, en solo aŭ du- kaj triope, ili venis, neniu sciis de kie, kaj batalis aŭ mortis, aŭ pluiris neniu sciis kien. La pastroj agitegis kontraŭ ili, la ĉefoj elvokis siajn batalistojn, kaj ŝtono frapiĝis sur ŝtalon, sed tio malmulte helpis. Kiel akvo gutanta el la grandega dig-lago, ili fluetis tra la mallumaj arbaroj kaj intermontoj, sin tiris tra riveroj en arboŝelaj kanotoj, aŭ per mokasenaj piedoj rompadis vojon tra neĝo por siaj lupohundoj. Ili venis de grandioza raso, kaj de patrinoj diverslandaj, sed tion ĉi la peltvestaj anoj de la Nordlando ankoraŭ ne konsciis. Kaj ofte tia migrulo finbatalis kaj mortis nekantite sub la malvarma fajro de la Arkta Flagrado, kiel faris liaj fratoj en brulaj sabloj kaj vaporantaj ĝangaloj, kaj kiel ili plue faros ĝis en la matureco de l' tempo la destino de ilia, raso estos plenumita.

   Estis preskaŭ la dekdua horo. Tra la norda horizonto roza ardo, pala okcidente kaj heliĝanta oriente, signis la nevideblan mergiĝon de la noktomeza suno.

   La krespusko kaj la tagiĝo tiel kunfluis, ke ne estis nokto, sed simpla kunfando de tago al tago: apenaŭ rimarkebla interligo de du sunocikloj. Kildio time ĉirpis bonan nokton kaj la plena, riĉa gorĝo de rubekolo jam disvokis bonan matenon. El insulo sur la brusto de Jukon-rivero nestaro da sovaĝanasoj voĉis siajn senfinajn plendoin, dum kolimbo mokridis responde el kvieta riverforo.

   Proksime, ĉe la bordo de laca-paca golfeto, amaso da betulŝelaj kanotoj staris du- kaj tri-vice. Eburklingaj lancoj, ostopintaj sagoj, boaclede ŝnuritaj pafarkoj kaj simple plektitaj nasoj perfidis, ke en la kota riverfluo la salmomigro komenciĝis. Ĉe la fono, el la konfuzo de feltendoj kaj sekigaj stabloj, leviĝis la voĉoj de la fiŝkaptista gento. Junviroj kapriolis unu kun alia aŭ flirtis kun la junulinoj, dum la pliaĝaj edzinoj, jam plenuminte la celon de sia ekzisto per refrukto, kaj tial forbarite de tiaj petoloj babiladis inter si, dum ili plektis ŝnurojn el la verdaj radikoj de terrampaj lianoj. Ĉe iliaj piedoj ilia nuda idaro ludis kaj kverelaĉis, aŭ ruliĝis en la koto kun la falvaj lupohundoj.

   Sur unu flanko de la ten- daro, kaj distinge aparta de ĝi, staris dua bivako kun du tendoj. Tio estis blankula bivako. Jam la elekto de situo emfaze atestis pri tio. Por eventuala ofensivo, ĝi superstaris la indianan tendaron en centmetra distanco: por defendo servis la altiĝo de la tero kaj la interspaco: kaj laste, ĉe malvenko restis dudekmetra deklivo senpere malsupren al la kanotoj.

   De unu el la tendoj venis la plenda ploro de malsana infano kaj la lula kanto de la patrino. Ekstere, antaŭ la ardaĵo de fajro, du viroj interparolis.

   "He, mi amas kiel bona filo la eklezion. Eĉ tiel mi amas, ke mi konsumas la tagojn forkurante de ĝi kaj la noktojn sonĝante sonĝojn de repago. Sciu ! -- " la voĉo de la mestizo laŭtiĝis je rabia grumblo. "Mi nas- kiĝis apud la Ruĝa Rivero. Mia patro estis blanka -- tiel blanka kiel vi. Nu vi estas jankio, sed li estis laŭnaska brito kaj sinjorido. Kaj mia patrino estis ĉefidino kaj mi -- digna viro. Jes ja, oni bezonis dufoje min rigardi por konstati, kia sango fluas en miaj vejnoj: ĉar mi vivis kun la blankuloj kaj estis unu el ili, kaj la koro de mia patro batis en mi. Estis okaze virgulino -- blanka -- kiu rigardis min tre volonte. Ŝia patro havis grandajn terojn kaj multajn ĉevalojn: li estis ankaŭ grandulo inter siaj, kaj lia sango estis franca. Li diris, ke la knabino ne konas sian koron kaj li multe ŝin admonis, kaj ekkoleris, ke povis okazi tia afero.

   "Ŝi tamen konis sian koron, ĉar ni rapide venis antaŭ la pastron . Sed pli rapide venis ŝia patro, kun mensogaj vortoj, falsaj promesoj aŭ mi ne scias: nu tiel, ke la pastro rigidigis la nukon kaj ne volis fari, ke ni rajtu kunvivi. -- Kiel en la komenco la eklezio ne volis beni mian naskiĝon, tiel nun la eklezio rifuzis min edzigi kaj sekve trudis sur miajn manojn la sangon de homoj: Jen kian motivon mi havas por ami la eklezion. -- Ĉar mi batis la pastron sur lian virinan buŝon kaj ni prenis rapidajn ĉevalojn, la knabino kaj mi, ĝis Fort Pierre, kie troviĝis pastro bonkora. Sed arde en nia spuro sekvis ŝia patro kaj fratoj kaj aliaj viroj, kiujn li varbis al si. Kaj ĉevalkurante ni batalis, ĝis mi senhomigis tri selojn kaj la ceteraj fortiris sin kaj pluiris al Fort Pierre. Tial ni turnis nin orienten, la knabino kaj mi, al la montoj kaj arbaroj, kaj ni kunvivis kaj ni ne estis geedzoj -- verko de la bona eklezio, kiun file mi amas.

   "Nun atentu, ĉar jen sekvas la strangeco de virino, kies vojon neniu viro povas kompreni. Unu el la seloj, kiujn mi senhomigis, estis tiu de ŝia patro, kaj la hufoj de la postirantoj lin tramplis en la teron. Tion ni vidis, la knabino kaj mi, kaj tion mi estus forgesinta, se ne memorus ŝi. Kaj en la trankvilo de l' vespero, post fino de la taga ĉaso, ĝi venis inter nin, kaj ankaŭ en la silento de la nokto, kiam ni kuŝis sub la steloj kaj devus esti unu. Ĝi ĉiam ĉeestis. Ŝi neniam parolis, sed tio sidis ĉe nia fajro kaj nin tenis ĉiam apar- taj. Ŝi penadis flankenmeti ĝin, sed ĉiam ĝi sin levis, ĝis mi povis legi ĝin en la rigardo de ŝiaj okuloj kaj eĉ en ŝiaj spiroprenoj.

   "Kaj fine ŝi naskis al mi infanon, infanon inan, kaj mortis. Tiam mi iris en la genton de mia patrino, por ke la bebo sin nutru ĉe varma brusto kaj vivu. Sed miaj manoj estis malsekaj de homa sango, pro la eklezio, ĉu ne malsekaj de homa sango. Kaj la rajdistoj de la Nordlando venis por mi; sed la frato de mia patrino, jam ĉefo siavice, min kaŝis kaj donis al mi ĉevalojn kaj nutraĵon. Kaj ni foriris, mia infanino kaj mi, ĝis la Hudson-golfa Lando, kie la blankaj homoj malmultis kaj ne estis demandemaj. Kaj mi laboris por la kompanio kiel ĉasisto, kiel gvidisto, kiel hundosledisto, ĝis mia infanino elkreskis je virino: alta, gracila kaj bela por la okuloj.

   "Vi konas la vintron, longan kaj solecan, kiu naskas malicajn pensojn kaj malbo- najn farojn. La faktoriestro estis viro rigora kaj aŭdaca. Kai ne tia li estis, kian virino volonte rigardus. Sed li ĵetis rigardon sur mian infaninon, kiu jam fariĝis virino. Dipatrino ! li forsendis min je longa vojaĝo kun hundoj, por ke li povu -- vi komprenas, ke rigora viro li estis, kaj sen koro. Ŝi estis plej blanka, kaj blanka ŝia animo, kaj -- nu, ŝi mortis.

   "Estis akre malvarme la nokton de mia reveno: mi forestis jam monatojn kaj la hundoj dolore lampaŝis kiam mi venis al la faktorio. La indianoj kaj mestizoj rigardis min silente kaj mi ial eksentis timon, sed mi nenion diris ĝis la hundoj estis nutritaj kaj mi estis manĝinta kiel devas homo kun laboro farota. Poste mi ekparolis, postulante la sciigon, kaj ili regresis de mi, timante mian koleron kaj tion, kion mi povus fari: sed la rakonto elvenis, la korŝira rakonto, laŭ vorto kaj laŭ ago, kaj ili miris, ke mi estas tiel kvieta.

   " Kiam ili finparolis, mi iris al la domo -de la estro, pli trankvila ol nun rakontante ĝin. Li estis ektiminta kaj alvokis la mestizojn lin helpi: sed al ili ne plaĉis lia faro, kaj ili lasis lin manĝi, kion li kuiris. Do li fuĝis al la domo de la pastro. Tien mi sekvis. Sed kiam mi alvenis tiun lokon, la pastro baris mian vojon kaj parolis mildajn vortojn kaj diris, ke homo kolera devus iri nek dekstren nek maldekstren, sed rekten al Dio. Mi postulis per la rajto de patra kolero, ke li cedu al mi vojon, sed li diris, ke nur super lia korpo, kaj admonis min preĝi. Jen denove ĝi estis la eklezio, ĉiam la eklezio: ĉar mi trapasis super lia korpo kaj sendis la faktoriestron renkonti mian virin-infanon antaŭ sia dio, kiu estas dio blankula kaj malbona.

   "Poste estis alarmo kaj ĉaso, ĉar oni sendis vorton al la faktorio malsupre: kaj mi foriris. Tra la lando de la Granda Sklavo, tra la valo de Mackenzia-rivero ĝis la eterne fermita glacio, plu super la Blankajn Roki-montojn, preter la granda kurbo de Jukon-rivero, ĝis tiu ĉi loko mi venis. Kaj de tiu tago ĝis hodiaŭ via estas la unua vizaĝo el mia popolo patra, kiun mi rigardis. Ĝi estu ankaŭ la lasta! Ĉi tiu gento, kiu estas mia gento, estas simplaj homoj, kaj ĉe ili mi estas levita en honoron. Mia vorto estas por ili leĝo kaj iliaj pastroj faras nur laŭ mia ordono, alie mi ne tolerus ilin. Kiam mi parolas en ilia nomo, mi parolas por mi mem. Ni deziras, ke oni lasu nin trankvilaj. Ni ne volas vian specon. Se ni permesus vin sidi ĉe niaj fajroj, poste venus via eklezio, viaj pastroj kaj viaj dioj. Kaj sciu, ke ĉiun blankulon, kiu venos al mia vilaĝo, mi devigos nei sian dion. Vi estas la unua kaj vin mi indulgas. Tial estos bone, ke vi iru, kaj iru rapide. "

   "Mi ne respondecas pri miaj fratoj," la dua viro ekparolis, medite plenigante sian pipon. Hay Stockard estis iufoje tiel mezura en parolo kiel impeta en ago, sed nur iufoje.

   " Sed mi konas vian rason ", respondis la alia. "Viaj fratoj estas multaj, kaj estas vi, kiu strekas la vojon, kiun ili sekvos. Kun la tempo ili ekposedos ĉi tiun landon, sed ne dum mia tempo. Ili jam, kiel mi aŭdis, staras ĉe la fontakvoj de la Granda Rivero, kaj en ĝia subo estas la rusoj."

   Hay Stockard eklevis rapide la kapon. Ĉi tio estis ja konsterna geografia informo. La Hudscn-golfa faktorio ĉe Fort Jukono havis alian ideon pri la vojo de la rivero, kredante ke ĝi fluas en la Arktan Maron.

   "Jukono do sin verŝas en la Beringan Maron?" li demandis.

   "Mi ne scias, sed tie sube estas la rusoj, multaj rusoj. Sed tio estas indiferenta. Vi povas pluiri kaj mem vidi: vi povas ankaŭ reiri al viaj fratoj, sed supren laŭ la Kojukuk-rivero vi ne iros dum la pastroj kaj batalistoj min obeas. Tiel ordonas mi, Bap- tisto la Ruĝa: mia vorto estas leĝo kaj mi estas estro super mia popolo."

   "Kaj se mi iros nek ma1supren al la rusoj nek returne al miaj fratoj?"

   "Tiam vi iros flugpiede antaŭ vian dion, kiu estas dio blankula kaj malbona."

   La ruĝa suno elsaltis, stria kaj sanga, super la nordan horizonton. Baptisto la Ruĝa stariĝis, abrupte kapsalutis, kaj reiris al sia tendaro inter la purpuraj ombroj kaj la kantado de la rubekoloj.

   Hay Stockard finfumis ĉe la fajro sian pipon, figurante en la fumo kaj la ardaĵo la nekonatajn fontakvojn de Kojukuko, stranga rivero, kiu finis ĉi tie sian arktan migradon kaj mergis siajn akvojn en la kota Jukona riverego. Ie tie supre, se kredi la agoniajn vortojn de ŝippereulo, kiu faris la timindan tralandan vojaĝon, kaj se veron atestis la flakono da oraj grajnoj en lia saketo -- ie tie supre en tiu hejmo de vintro, staras la Trezorejo de la Nordo. Kaj kiel sentinelo de la pordego Baptisto la Ruĝa, angla mestizo kaj renegato, baris lian vojon.

   "Pa!" Li dispiedis la ardaĵon kaj leviĝis al sia plena alto, la brakoj loze etenditaj, dum li rigardis la ruĝantan nordon kun animo senĝena.

II

   Hay Stockard sakris abrupte, per la krudaj unusilaboj de sia lingvo gepatra. Lia edzino levis de la potoj sian rigardon kaj sekvis lian en atenta esploro tra la rivero. Ŝi estis virino de la lando Teslina, kiu bone trasentis la idiomon de sia edzo kiam ĝi fariĝis drasta. De malfiksa laĉo sur neĝoŝuo ĝis la minaco de tuja morto, ŝi scipovis taksi la okazon laŭ la tono kaj laŭto de liaj blasfemoj. Ŝi do sciis, ke la nuna okazo meritas atenton.

   Longa kanoto, kies padeloj reĵetis la radiojn de la okcidenta suno, transiris la fluon de supre kaj celis energie al la rodo. Hay Stockard vigle atentis ĝin. Tri viroj remkadencis, leve-fale, leve-fale, kun ritma precizo; sed ruĝpunkta kaptuko, volvita ĉe la kapo de unu, kroĉis kaj tenis lian atenton.

   " Vilĉjo!" li vokis. "He, Vilĉjo!"

   Malgracia, larĝmova giganto amblis el unu el la tendoj, oscedante kaj frotante el okuloj la dormon. Poste li ekvidis la fremdan kanoton kaj tuj li fariĝis vigle maldorma.

   "Sankta Jeremia! Tiu damna ĉielisto!"

   Hay Stockard kapjesis amare, eketendis la manon al sia fusilo, poste levis la ŝultrojn.

   "Depafu lin," Vilĉjo sugestis, "kaj kvitigu senplue la aferon. Se ne, li certe nin fuŝos."

   Sed la alia rifuzis tiun drastan rimedon kaj forturnis sin, ordonante al la virino repreni sian laboron kaj revokante Vilĉjon de la talusrando. La du indianoj en la kanoto ŝnurligis ĝin ĉe la rodbordo, dum ĝia blanka pasaĝero, okulfrapa pro sia bunta kapvesto, supreniris la taluson.

   "Kiel Paŭlo el Tarso mi vin salutas. Estu al vi paco kaj graco antaŭ la Sinjoro."

   Lia alparolo renkontis silentan malafablon. "Al vi, Hay Stockard, Filiŝto kaj blasfemulo, saluton. En via koro estas avido je Mamono, en via animo ruzaj diabloj, en via tendo ĉi virino, kun kiu vi vivas adulte. Sed eĉ en la dezerto jen mi, Sturgen Owen, apostolo de Dio, admonas vin penti tiujn diversajn malvirtojn kaj deĵeti de vi viajn pekojn."

   "Ŝparu la patoson! Ŝparu ĝin!" Hay Stockard akre interrompis." Vi bezonos ĝin tutan, kaj pli, por la Ruĝa Baptisto tie transe."

   Li svingis la manon al la indiana tendaro, kie la mestizo firme alrigardis, penante ekkoni la novulojn. Sturges Owen, dissemanto de lumo kaj apostolo de Dio, paŝis al la rando de la deklivo kaj ordonis siajn servistojn alporti la tendekipon. Stockard lin sekvis.

   "Atentu," li diris, ektirante la misiiston ĉe la ŝultro kaj kirle turnante lin al si. "Ĉu vi ŝatas vian felon?"

   "Mian vivon disponas la Eternulo, kaj mi nur laboras en lia vinberejo."

   "He, paku tion! Ĉu vi serĉas martirpostenon?"

   "Se tion Li volas."

   "Nu, ĉi tie vi ĝin trovos, sed unue mi donas al vi konsilon: prenu aŭ lasu. Se vi restos ĉi tie, vi mortos en mezo de viaj laboroj. Kaj ne vi sola, sed viaj servistoj, Vilĉjo, mia edzino..."

   "... kiu estas virino malmorala kaj ne aŭskultas la veran evangelion."

   "... kaj mi. Vi tiros akcidenton ne nur sur vin, sed sur nin. Lastan vintron mi estis frostizolita kun vi, kiel vi ja memoras, kaj mi konas vin kiel bonulon kaj malsaĝulon. Se vi opinias via devo penadi ĉe la paganoj, nu bone, sed volu iom pensi pri la taŭgo. Tiu viro, Baptisto la Ruĝa, ne estas ia indiano. Li devenas. de nia komuna raso, estas tiel kapre obstina kiel mi mem povus esti, kaj tiel fanatikega de unu flanko kiel vi de l, alia. Kiam vi du renkontiĝos, tiam petolos infero kaj mi ne volas troviĝi en tio. Komprenite ? Do prenu mian konsilon kaj foriru. Se vi iros. laŭflue vi renkontos la rusojn. Ĉe ili certe estos grekpastroj, kaj ili kondukos vin sekure al Beringa Maro -- ĉar tie Jukono sin elverŝas -- kaj de tie vi sufiĉe facile reatingos civilizon. Kredu mian vorton kaj forportu vin tiel vigle, kiel Dio al vi blovos."

   "Tiu, kiu portas Dion en sia koro kaj la evangelion ĉe la mano, ne timas la ruzojn de homo aŭ diablo," fortike respondis la misiisto. "Mi aliros tiun viron kaj luktos kun li. Reporti unu perditon en la ŝafejon estas venko pli granda, ol mil paganojn. Tiu, kiu fortas en malbono, povas same potenci por bono: atestu Saŭlo, kiam li vojaĝis al Damasko por porti kristanajn kaptitojn al Jerusalem. Kaj la voĉo de la Savinto venis al li, kriante: Saulo, Saŭlo, kial vi min persekutas ? -- Kaj ĉe tio Paŭlo vicigis sin en la partio de l' Sinjoro, kaj de tiam li estis potenca en savado de animoj. Kaj eĉ kiel vi, ho Paŭlo Tarsa, tiel ankaŭ mi laboras en la vinberejo de la Sinjoro, elportante provojn kaj suferojn, ridon kaj mokon, skurĝadon kaj punon, en Lia kara servo."

   "Alportu la te-saketon kaj poton de akvo," tuj poste li vokis al siaj boatistoj; "kaj ne forgesu la boacan femuron kaj la pelvon."

   Kiam liaj viroj, de li mem konvertitaj, venis sur la bordon, la triopo genuiĝis, kun la dorsoj kaj manoj sarĝitaj de tend-ekipo kaj oferis dankon pro sia trapaso tra la dezerto kaj sia sana alveno. Hay Stockard rigardis la celebron, kun sarkasma malaprobo: la romantiko kaj soleneco de tio neniom tuŝis lian prakti- kan animon. Baptisto la Ruĝa, ĉiam alrigardante, rekonis el iamo la pozojn, kaj rememoris la knabinon, kiu dividis lian stel-tegmentan kuŝejon en la montoj kaj arbaro, kaj la virin-infanon, kiu kuŝis ie apud la morna Hudsona golfo.

III

   "Diablo prenu, Baptisto, mi tion ne povus. Nenial. Konsentite, ke ĉi viro estas malsaĝulo, malmulte utila en la vivoordo, sed tamen mi ne povus lin oferi, ĉu?"

   Hay Stockard paŭzis, penante vortigi la krudan etikon de sia koro.

   "Li min ĝenis, Baptisto, antaŭe kaj nun, kaj faris al mi ĉiuspecajn plagojn: sed li estas ja de mia raso, ĉu ne -- blanka -- kaj -- kaj -- nu, mi simple ne povus aĉeti mian vivon per lia, eĉ se negro li estus!"

   "Tiel estu," Baptisto la Ruĝa respondis. "Mi donis al vi indulgon kaj elekton. Nun baldaŭ mi venos kun miaj pastroj kaj batalistoj, kaj aŭ mi vin mortigos, aŭ vi malkonfesos vian dion. Transdonu la pastron al mia dispono kaj vi fariĝos liberaj. Alie via vojstreko finiĝas ĉi tie. Mia tuta popolo ĝis la beboj vin oponas. Eĉ nun la infanoj forŝtelis viajn kanotojn."

   Li fingromontris al la rivero. Nudaj knaboj jam gIitis laŭrivere el plisupra loko, malligis la kanotojn kaj manpadelis iIin en la fluomezon. Kiam ili drivis preter pafatingon, ili rampis trans la boatflankojn kaj naĝbaraktis al la bordo.

   "Cedu al mi la pastron kaj vi povos rehavi ilin. Nun kio? Diru vian respondon, sed pripensinte."

   Stockard kapneis. Lia rigardo falis sur la virinon el Teslin-lando kun lia filo ĉe la brusto, kaj li estus fluktuinta, se li ne relevus la okulojn al la viroj antaŭ li.

   "Mi ne timas," Sturges Owen deklaris. "La Eternulo min portas en sia dekstra mano, kaj mi volonte iros sola en la tendaron de la senkredulo. Ankoraŭ ne estas malfrue. La fido povas formovi montojn. Eĉ lasthore mi eble gajnos lian animon por la justa kredo."

   "Subfaligu la mestizon kaj ligu lin," Vilĉjo flustris raŭke en orelon de sia gvidanto, dum la misiisto staris fcrtike kaj luktis kun la pagano. "Tenu lin garantie kaj trapiku lin, se ili atakas."

   "Ne," respondis Stockard. "Mi donis mian vorton, ke li povos paroli kun ni netuŝate. Leĝo de milito, Vilĉjo, leĝo de milito. Li traktis juste, donis al ni averton kaj tiel plu -- nu, pesto prenu -- mi ne povas ja rompi mian vorton!"

   "Kaj poste li tenos sian, ĉu?"

   "Mi ne dubas, sed mi ne permesas, ke mestizo min superu en justa traktado. Kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto ?"

   "N-ne, "Vilĉjo hezitis dubeme.

   "Do ankaŭ vi skrupulas, ĉu ne ?"

   Vilĉjo ekruĝis iomete kaj lasis la diskuton. Baptisto la Ruĝa ankoraŭ atendis la definitivan decidon. Stockard aliris lin.

   "Statas tiel, Baptisto. Mi venis al via vilaĝo, volante iri supren laŭ Kojukuko. Mi intencis nenion kurban. Mia koro estis pura de malico. Ankoraŭ ĝi estas pura. Jen venis tiu pastro, kiel vi lin nomas. Mi ne venigis lin ĉi tien. Egale li estus veninta, ĉu mi ĉeestus aŭ ne. Sed ĉar li ja venis, kaj estas de mia gento, mi devas lin protekti. Kaj mi faros. Plue, tio ne estos ia infanludo. Kiam vi estos fininta, via vilaĝo estos silenta kaj kava, viaj homoj maldensigitaj kvazaŭ post malsatego. Vere, ni ne estos plu, sed ankaŭ ne plu estos la elito de viaj batalistoj. --"

   "Sed la restantoj vivos en paco, kaj en iliaj oreloj ne zumos la vorto de fremdaj dioj kaj la lingvo de fremdaj pastroj."

   Ambaŭ viroj ŝultrotiris kaj forturnis sin. La mestizo reiris al sia tendaro. La misiisto alvokis siajn du servistojn kaj ili sin metis preĝi. Stockard kaj Vilĉjo atakis la kelkajn starantajn pinojn per siaj hakiloj, faligante ilin en oportunajn parapetojn. La infano jam dormis, do la virino ĝin metis sur amason da peltoj kaj helpis fortikigi la bivakon. Tiel tri flankojn oni ŝirmis: la kruta deklivo postflanke malhelpis atakon el tiu direkto. Kiam tiuj preparoj estis pretaj, la du viroj elpaŝis ekster la ŝirmon kaj forigis ie-tie la dise kres- kantajn arbustojn. El la kontraŭa tendaro sonis la rulmuĝado de milit-tamburoj kaj la voĉoj de la pastroj incitante la homojn al kolero.

   "Plej malbone estos, se ili sturmos per ondoj," Vilĉjo grumblis dum ili reiris kun la hakiloj surŝultre.

   "Kaj atendos ĝis noktomezo, kiam iĝos malhele por pafado."

   "Taŭgas do komenci plejeble baldaŭ." Vilĉjo ŝanĝis hakilon por fusilo kaj zorge sin apogis. Unu el la sorĉopastroj, altante super siaj tribanoj, klare elstaris. Vilĉjo alcelis lin.

   "Ĉu prete ? "li demandis.

   Stockard malfermis la munici-keston, lokis la virinon tie, kie ŝi povos sekure reŝargi, kaj donis la komandon. La sorĉopastro falis. Dum tempeto regis silento, poste sovaĝa hurlo sonis kaj svarmo da ostosagoj falis neatinge.

   "Mi volus rigardi la aĉulon," Vilĉjo komentis, enĵetante freŝan kartoĉon. "Mi ĵuras, ke mi boris lin nete inter la okuloj."

   "Ne efikis." Stockard skuis malgaje la kapon. Baptisto evidente jam bridis la pli militemajn el siaj anoj kaj la pafo, anstataŭ provoki tujan atakon en hela tago, kaŭzis urĝan regreson. La indianoj sin tiris el la vilago ekster la sferon de pafado. Dum la fluso de sia prozelitisma fervoro, portate sur la mano de Dio, Sturges Owen estus kuraĝinta iri sola en la tendaron de la senkreduloj, preta egale por miraklo aŭ martiriĝo: sed dum la atendado, kiu sekvis, la entuziasma febro poiom recedis kaj aperis en li la natura homo. Fizika timo anstataŭis la spiritan ekzalton: la amo je la vivo anstataŭis la amon je Dio. Ĝi ne estis nova sperto. Li sentis veni sian malforton kaj li konis ĝin de malnova tempo. Jam antaŭe li luktis kun ĝi kaj ĝi lin venkis. Li rememoris fojon, kiam liaj kunuloj padelbatis delire en frunto de muĝanta glaciinundo, kiel li, je l' kriza momento, en spasmo de mondeca teruro, faligis sian padelon kaj freneze petegis sian Dion pri savo. Kaj ankaŭ alifoje. La rememoro ne estis agrabla. Li hontis, ke lia spirito povas esti tiel malforta kaj lia karno tiel forta. Sed la amo je la vivo! la amo je la vivo! Li ne povis ĝin deŝiri de si. Pro ĝi liaj nebulaj prapatroj estis daŭrigintaj sian linion: pro ĝi ankaŭ li estis daŭrigonta sian. Lia kuraĝo, se nomi ĝin kuraĝo, fontis el fanatiko. La kuraĝo de Stockard kaj Vilĉjo estis la algluiĝo al profundradikaj principoj. Ne tial, ke malpli ili amus la vivon, sed tial, ke ili pli amis la tradicion; ne tial, ke ili maltimus morti, sed tial, ke ili kuraĝis ne vivi per la kosto de honto.

   La misiisto leviĝis regata momente per la humoro de sinofero. Li duone rampis trans la barikadon, ironte al la alia tendaro, sed rekaŭriĝis je tremanta maso, veante: "Nur se urĝas la spirito! Nur se urĝas la spirito! Ĉu mi strebu kontraŭ la dispono de Dio? Antaŭ la fondo de la universo ja ĉio estis skribita en la libro de l' vivo. Kaj mi, vermo, ĉu mi elviŝu la paĝon aŭ ian ties parton? Kiel Dio volos -- tiel min urĝos la spirito !"

   Vilĉjo etendis la brakon, lin eklevis sur la piedojn kaj skuis lin sovaĝe, silente. Poste li lasis refali tiun bulon da vibrantaj nervoj kaj turnis atenton al la du konvertitoj. Sed timon tiuj apenaŭ montris, nur gajan viglecon, pretigante sin por la venonta interlukto.

   Stockard, kiu parolis mallaŭte kun la Teslina virino, sin turnis nun al la misiisto.

   "Portu lin ĉi tien," li komandis al Vilĉjo.

   "Nun." li ordonis, kiam Sturges Owen estis konforme starigita antaŭ li, "faru nin edzo kaj edzino, sed vigle." Poste al Vilĉjo li aldonis sinpravige: "La fino povas ja esti kia ajn: mi do pensis ordigi almenaŭ miajn aferojn."

   La virino obeis la ordonon de sia blanka mastro. Por ŝi la ceremonio ne havis signifon. Laŭ ŝia kompreno, ŝi estis lia edzino jam de la tago, kiam ili unuafoje kuniĝis.

   La konvertitoj servis kiel atestantoj. Vilĉjo altis apud la misiisto kaj lin instigis, kiam li balbutis. Stockard sufloris al la virino ŝiajn respondojn, kaj kiam, venis la momento, li, manke de io pli taŭga, ringis ŝian fingron per siaj fingro kaj polekso.

   "Kisu la novedzinon!"

   Vilĉjo tondris, kaj Sturges Owen ne havis la forton malobei.

   "Nun baptu la infanon!" diris Stockard.

   "Ordo kompleta, "komentis Vilĉjo.

   "Mi aranĝas taŭgan ekipon por nova vojiro," klarigis la patro, prenante la knabon de la patrina brako. "Oni foje spekul-ekipis min al la Kaskadoj, kaj mi havis ĉion en la pako -- krom salo. Neniam forgesos tion. Kaj se la virino kaj ido transiros la Limon ĉi-nokte, ili almenaŭ estu pretaj por eventualo. Nebula eblo, Vilĉjo, inter ni: sed nenio perdiĝos se ĝi maltrafos."

   Taso da akvo taŭgis por la celebro kaj oni formetis la infanon en sekuran angulon de la barikado. La viroj faris fajron kaj oni kuiris la vespermanĝon.

   La suno rapidis al la nordo, sinkante proksimen al la horizonto. La ĉielo en tiu regiono fariĝis ruĝa kaj sanga. La ombroj longiĝis, la lumo malheliĝis kaj en la mornaj profundoj de la arbaro la vivo poiom silentiĝis. Eĉ la sovaĝbirdoj sur la rivero sordinis s.an raŭkan babiladon kaj ludis la ĉiunoktan farson de kuŝiĝo. Nur la tribanoj plilaŭtigis sian bruadon: la milittamburoj tondris kaj la voĉoj laŭtis en sovaĝaj popolkantoj. Sed kiam la suno sin trempis ili ĉesis tumulti. La ĉirkaŭa sonhalto de noktomezo estis kompleta. Stockard leviĝis sur la genuoj kaj spionis super la trunkoj. Foje la infano dolorkriis kaj lin ĝenis. La virino kliniĝis super ĝi, sed ĝi jam redormis. La silento estis profunda, senfina. Poste, subite, la rubekoloj ekkantis plengorĝe. La nokto jam pasis.

   Inundo da malhelaj figuroj rulverŝis sin sur la interspacon. Sagoj siblis kaj arkoŝnuroj zumis. Ripostis la akravoĉaj fusiloj. Arke ĵetegita lanco trapikis la Teslin-virinon dum ŝi ŝirmokaŭris super la infano. Flug-elĉerpita sago falis tra inter la trunkoj ka, trafis la brakon de la misiisto.

   Estis neeble haltigi la sturmon. Sur la dua plano amasiĝis la korpoj, sed la ceteraj tajdis antaŭen, trafis kaj superbordis la barikadon kvazaŭ oceana ondo. Sturges Owen fuĝis en la tendon, dum la, viroj renversiĝis sub la balaanta homfluso. Hay Stockard sola reatingis la surfacon, disĵetante flanken la tribanojn kvazaŭ jelpantajn hundaĉojn. Li prosperis ekkapti hakilon. Raba mano kaptis la infanon ĉe la nuda piedo kaj tiris ĝin el sub la patrino. La brako svingis plenarke la senpovan korpeton kaj frakasis ĝin en morton kontraŭ la trunkojn. Stockard fendis la viron ĝis la mentono kaj komencis liberigi al si lokon. La ringo da sovaĝaj vizaĝoj proksimiĝis, pluvigante sur lin lancobatojn kaj ostopintajn sagojn. La suno elsaltis, kaj, ili ondis tien-reen en la purpuraj ombroj. Du fojojn, kiam fiksiĝis lia hakilo pro tro profunda tranĉo, ili alsturmis, sed ĉiufoje li reĵetis ilin. Ili falis sub la piedojn kaj li tramplis la senvivajn kaj mortantajn sur tero glitiga de sango. Kaj ĉiam la tago heliĝis kaj la rubekoloj kantis. Poste ili sin retiris de li en tima miro, kaj li apogis sin senspire sur sia hakilo.

   "Sango de mia koro!" kriis Baptisto la Ruĝa. "Vi ja estas viro. Malkonfesu vian dion kaj vi ankoraŭ vivos.

   Stockard sakris sian rifuzon, malforte sed digne.

   "Vidu! Jen ĝusta virino!" Oni altrenis Sturges Owen antaŭ la mestizon.

   Krom grato sur la brako li estis senvunda, sed liaj okuloj ruliĝis ĉirkaŭen en timfrenezo. La heroa figuro de la blasfemulo, hirta de sagoj kaj vundoj, apogante sin spiteme sur sia hakilo, flegma, nesubigebla, superba, kroĉis lian fluktuan rigardon. Kaj li eksentis grandan envion al la viro, kiu povis descendi serene al la mallumaj pordegoj de la morto. Certe Kristo kaj ne li, Sturges Owen, estis muldita en tia fasono. Kaj kial ne li mem ? Obtuze li sentis la malbenon de heredo, la animan malforton, kiun li ricevis de la pasinteco, kaj li sentis proteston kontraŭ la krea forto, kiel ajn oni ĝin simbolas, kiu formis lin, sian servanton, tiel malfortika. Eĉ por viro pli forta ĉi tiu protesto kaj la streĉo de la situacio sufiĉus por naski apostatecon, kaj por Sturges Owen tio estis neevitebla. Sub timo antaŭ homa kolero, li spitos.la koleron de Dio. Li estis levita en la servon de Dio, nur por esti deĵetata. Oni donis al li kredon sen la forto de l, spirito. Estis nejuste.

   "Kie estas nun via Dio?" la mestizo demandis.

   "Mi ne scias." Li staris rekta kaj rigida, kiel infano, kiu ripetas katekismon.

   "Ĉu entute vi havas dion ?"

   "Mi havis."

   "Kaj nun?"

   "Ne."

   Hay Stockard viŝis la sangon el siaj okuloj kaj ridis. La misiisto rigardis lin kurioze, kvazaŭ en sonĝo.

   Trafluis lin sento de ega distanco, kvazaŭ ia granda apartiĝo. En tio, kio okazis kaj okazos, li parton ne havis. Li estis rigardanto -- je distanco, jes, je distanco.

   La vortoj de Baptisto atingis lin malforte.

   "Tre bone. Zorgu, ke ĉi tiu homo iru iibera, kaj ke nenio malbona okazu al li. Li foriru en paco. Donu al ii kanoton kaj manĝaĵon. Turnu lin direkte al la rusoj, por ke li povu rakonti al iliaj pastroj pri Baptisto la Ruĝa, en kies lando ne estas dio." 11i kondukis lin al la rando de la krutaĵo, kie ili paŭzis por rigardi la finan tragedion. La mestizo sin turnis al Hay Stockard.

   "Ne ekzistas dio," li instigis.

   Responde la viro ekridis. Unu el la junviroj ŝveblevis militlancon por la ĵeto.

   "Ĉu vi havas dion?"

   "Jes, la Dion de miaj prapatroj."

   Li movis la hakilon por pli firme ĝin premi. Baptisto la Ruĝa signis, kaj la lanco peliĝis rekte kontraŭ lian bruston. Sturges Owen vidis la eburan pinton elstari ĉe lia dorso, vidis la viron ŝanceliĝi, ridante, kaj derompi la lancon dum li falis antaŭen. Poste li malsupreniris al la rivero, portonte al la rusoj la mesaĝon de Baptisto la Ruĝa, en kies lando ne estas dio.


Klarigoj

Hay Stockard: elp. Hej Stokard.
Mackenzie: elp. Makenzi.
Sturges Owen: elp. Störĝez Oŭen.
Teslin: rivero en Jukonio.
Jankio: usonano (en parol-idiomo).
Kildio: (sonimito) vulgara nomo de
  karadrio (charadrius semipalmatus).
Spekul-ekipi: ekipi orserĉanton
  kontraŭ partopreno en la
  eventuala trovo.

Piednoto

(1) "En landoj transrnaraj estas oraj arbaroj."


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>