C^e l' entombigo de l' povra Aleksandro (Raymond SCHWARTZ)

Ĉe l' entombigo de l' povra Aleksandro

de Raymond SCHWARTZ

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 125-132


   Kiam, la lastajn tagojn de Junio 1940, mi alvenis kun mia familio en Marseille, mi havis la ŝatindan avantaĝon, ke la loĝejproblemo por mi estis solvita.

   Marseille estis tiuepoke superplena pro la konstanta alfluado de dekoj kaj dekoj da miloj, kiuj fuĝis antaŭ la invadanta ondego de l' germanaj armeoj. Vane la novaj alvenantoj serĉadis disponeblan loĝejon. Ili devis kontentiĝi per tre modestaj kuŝokazoj. La granda havenurbo ĉe la Mediteraneo estis alloga centro, al kiu celadis ne nur tiuj homoj, kiuj deziris lasi inter si kaj la malamiko distancon kiel eble plej longan, sed ankaŭ la eternaj pelitoj de l' migranta raso, kiuj esperis trovi tie ankoraŭ unu oportunecon por eskapi al Ameriko.

   Ĉe mia alveno en Marseille mi sciis kien iri kaj kie loĝi. La Pariza entrepreno, al kiu mi apartenis, ricevis jam kelkajn monatojn antaŭe, kiel aliaj similspecaj institucioj, de la registaraj instancoj la konsilon zorgi ĝustatempe pri iu rifuĝejo por si kaj sia oficistaro, kie ajn en malproksima provincurbo. Tiel, se iam la germanoj alvenus ĝis Parizo...

   Tuj ĉe la unua kontakto la dometo rezervita por mia familio plaĉegis al ni. Modesta konstruaĵo nur teretaĝa, ĝi ricevis karesan ĉarmon de la sudlanda, eterne blua ĉielo kaj de ĝardeneto kun du afablaj platanoj kaj -- kia ĝuo por ni, "norduloj"! -- kun du palmarboj kaj multaj mimozujoj. Ĝi situis en periferia kvartalo, sude de la urbo, ĉe la marbordo. La tuta strato konsistis el samaj dometoj, ĉiuj konstruitaj laŭ unu stereotipa modelo: ligna kradbarilo, ĝardeneto, du platanoj, du palmoj, tri ĉambroj, unu kuirejo, unu ban-kamero, malantaŭa korto, fino.

   Tiuj ĝemelaj domoj estis apartigitaj unu de la alia per brika mureto apenaŭ pli alta ol normalstatura viro. Kaj ĉar dum la tago la hejma vivado disvolviĝis sub la gastama ŝirmo de l' platanoj, kie la familioj kuniĝis ĉirkaŭ la manĝotablo, ni devis vole-nevole partopreni, almenaŭ pasive, la najbarajn konversaciojn, kiuj senescepte ŝajnis destinitaj por la eksporto, tiel laŭtaj ili estis. Kaj ĉar ne decis uzi niaflanke nur moderan flustrotonon dum ĉiuparte ĉirkau ni, laŭ sudlanda maniero, ili traktis krivoĉe kaj sen ia ĝeno eĉ intimajn priokupojn, -- tiel ni eksciis tuj dekomence, ke la dekstra najbaro suferas pro hemoroidoj -- ni devis altigi niajn vocojn ĝis nekutimaj oktavoj nur por reciproki kvazaŭ-ĝentilaĵon kaj ne ludi la rolon de konspirantoj inter tiuj bonaj homoj, kiuj konfide dismetis siajn kartojn, bildon supre, sur la tablon. Tiel oni baldau rimarkis, ke ni estas Parizanoj, ĉar de la tiea prononcmaniero la nia diferencis kiel korvograkado de cikadĉirpado, ĉe kiu komparo la avantaĝo estas por Marseille.

   Neniel mirige do, se la vekita scivolemo de l' najbaroj baldaŭ agitis siajn sondilojn en nia direkto. La unua, kiu enkondukiĝis ĉe ni, estis madame Nini. Ŝi okupis la dometon maldekstre de ni kaj kvankam ni ankoraŭ vidis neniun el ŝia familio, ni tamen havis la impreson, ke jam ni konas ĉiujn. Laŭ konversacipecoj disĵetitaj inter ili ni komprenis, ke madame Nini estas la mastrino, la nekontestebla ĉefo kaj centro. Iu Teo, afektmaniera, laŭ sia voĉo proksimume dudekjara, rolis kiel la filo, dum Nicole, nur knabineto, estis la nevino. Kaj Lina. Aŭdeble italdevena. Ŝi estis la servistino, kiu plenumis ĉiujn mastrumajn taskojn. Persono ne malhavebla. Ŝi permesis al si certan familiarecon kun la domestrino, kvankam ĉiuj ŝiaj diroj komenciĝis per respekttona "madame Nini", pro kio ankaŭ ni adoptis la formulon.

   Tiun tagon, la unuan post nia alveno, iu ruĝa pilketo, pro misĵeto el najbara ĝardeno, ruliĝis sub niajn palmojn. Tuj ni resendis ĝin samvoje super la muron, al kiu gesto respondis transflanke "Dankon kaj ekskuzon!" -- Kaj la sama voĉo, kun nuanco de milda skoldemo, daŭrigis, sed nun ne plu al nia adreso kvankam ankoraŭ por ni:

   "Nicole, eta fadata (*), estu pli atentema dum viaj ludoj! Ne tedu la najbarojn! "

   Post tio ni povis niaflanke nur balbuti ion pri "nenia graveco! "

   Unu kvaronhoron poste imponaspekta virino enpaŝis tra la kradopordo de nia ĝardeno. Ŝia vizaĝo, bone flegita sed iom ŝvela, disradiis multe da ĉarmo. Ŝi estis virtuozo pri la ridetarto. Dum ŝi ridetis, aperis sur ŝiaj vangoj kaj mentono tiuj ravaj kavetoj, pro kiuj famiĝis ĉiuj bubetkapaj anĝelbildoj. Ŝiaj trajtoj estis plaĉaj kaj kredeble dankis tiun favoron al la ŝvebanta blondo de l' haroj. La haroj estis tinkturitaj, sed neniel provoke. Koncerne la aliajn korpopartojn madame Nini estis unu el tiuj abundaj personoj, kiajn la sudaj landoj produktas malavare kaj kiuj luktas vane, sensukcese, kontraŭ la disvastiĝo de l' propra kvanto. Tuj mi rimarkis, ke madame Nini ne plu luktas. Ŝia vulkana naturo jam de longe perfortis ĉiujn korsetajn kaj similajn obstaklojn. Nur nederlanda dig-inĝeniero kapablus proponi al ŝi barilon rezistopovan. Sed Nederlando estis tiuepoke okupita de la germanoj kaj nealirebla.

   "Gesinjoroj", ŝi salutis per ĝentila kapklino, "mi venas senkulpiĝi pro la pilka incidento."

   "Sed, sinjorino, neniam estis incidento. Infanoj ja devas iel elspezi siajn fortojn. Ĉu vi bonvolas sidiĝi? "

   Jen kiel ni konatiĝis kun madame Nini.

   Komprenante, ke ni estas rifuĝintoj, ŝi tuj informiĝis, ĉu ni havas urĝajn bezonojn? Ĉu ŝi povas esti utila? Ĉu ni scias, ke Marinette, en la farmo "je duonhoro de ĉi tie" vendas ovojn je prezoj apenaŭ super tiuj de l' oficiala porciumado, kaj ke la fiŝisto revenas ĉiumatene je la sepa, kaj ke anstataŭ vicostari kun la aliaj virinoj, kiuj poste disputas inter si pro kelkaj sardeloj, oni povas venigi "la maljunan piraton" en sian hejmon por pli trankvile marĉandi kun li; necesas nur iel sciigi al li, ke li havos bonan kafon kun brandeto...

   Kiam madame Nini, tiu bonfarantino de l' homaro, forlasis nin, mia edzino konis ĉiujn utilajn adresojn en la tuta regiono kaj ilian uzmanieron.

   Iom poste ankaŭ Lina sin prezentis. "En la nomo de madame Nini" ŝi alportis duonlitron da lakto por la infanoj. Lina estis virino malalta, maljuneta, nigrahara kun ruĝa vizaĝo, kiu memorigis pri velkinta tomato. Ŝi parolis tre rapide, kun itala akcento. Ŝiaj okuloj estis viglaj, senhalte moviĝemaj, ĝenerale mallevitaj, sed oni sentis, ke ili vidas ĉion.

   "Kaj se vi bezonas mian helpon", ŝi proponis, "voku min trans la muro."

   Kiaj afablaj najbaroj! Vere, ni estis bonŝancaj!

   Pasis kelkaj tagoj. Niaj rilatoj kun madame Nini fariĝis pli kaj pli amikaj, pere de Lina, ĉar ŝin mem ni apenaŭ vidis. Matene oni interŝanĝis kelkajn komplimentojn, ĉiu siaflanke de l' mura ekrano. Posttagmeze, tre regule, si tramveturis al la urbocentro, kie ŝi havis sian entreprenon aŭ, kiel diris Lina, "la aferon". Teo, la filo, estis ŝajne senokupa, ĉar li eliris el la domo nur por baniĝi en la proksima maro aŭ siesti sur la varma sablo.

***

   Tiam okazis io.

   Madame Nini revenis el la urbo jam antaŭ la vespero. Ŝi ne paŭzis en la ĝardeno. Ŝi ne respondis al la bonvenkrietoj de Nicole. Ŝi rapidis en la domon. Kuretantaj paŝoj sekvis ŝin. Kaj la pordo fermiĝis. De tiam super la ĝardeno de niaj maldekstraj najbaroj ŝvebis silento.

   La postan tagon Lina venis ĉe ni kun okuloj ruĝaj pro multa plorado. Singultoj skuis ŝian magran bruston.

   "Nu, Lina? Kio okazis?"

   "La povra Aleksandro..." kaj el ŝiaj ofte interrompitaj paroloj ni komprenis, ke tiu Aleksandro estis la frato de madame Nini, kun kiu li prizorgis la aferon en la urbo. Kvardekjara li estis. Lina konas lin de ĉiam; ŝi estis lia mamnutristino. Bona viro, tiel noblakora, malavara kaj ĉio. Terure! Hieraŭ, ĉe la Vieux Port, li pasis preter iu grupo da kverelantaj viroj. Subite li vidis, ke unu el ili manipulas revolveron. Kaj jen kuglo mispafita trafis la po- vran Aleksandron. Ĝi lokiĝis sub la koro. Tuŝproksime. Du horojn poste li mortis en la hospitalo. -- Ne, oni ne retrovis la kverelintojn. Neniu konas ilin.

   "... kaj madame Nini sciigas, ke la enterigo okazos morgaŭ je la 11-a. Oni kunvenos ĉe la preĝejo St-Victor. " Nova ploratako malhelpis la malfeliĉan Lina paroli plu.

   Kondolence mi premis ŝian manon: "Dankon pro la informo. Mi certe ĉeestos la enterigon. "

   Lina ekrigardis, forviŝis la larmojn: "Ĉu vi, sinjoro Eŝvarc, vi ĉeestos?" -- Por elparoli mian nomon ŝi nepre bezonis apogpunkton kaj tial ŝi ĉiam antaŭmetis komencan vokalon.

   "Jes," mi klarigis, dezirante ekskuzi mian edzinon, "je la 11-a mi povos liberiĝi de mia oficejo pli facile ol mia edzino de sia kuirejo kaj de la infanoj. "

   Tiam mi rimarkis, ke ŝiaj nigraj okuloj ekbrilis kvazaŭ pro agrabla surpriziĝo.

   "Mi diros al madame Nini, ke vi venos. Madame Nini estos tre kontenta!" Etpaŝe ŝi fortrotis sur kruroj tiel rapidmovaj sub la longa jupo, ke ŝi ŝajnis gliti.

   Antaŭ la preĝejo kolektiĝis malmultaj personoj. Entute, krom mi, nur deko da virinoj. Kelkaj el ili ankoraŭ tre junaj; ĉiuj sobre vestitaj sed neniel indiferentaj.

   Unue mi pensis, ke ili ne venis pro la funebraĵo kaj ke ili haltis tie, antaŭ la nigraj drapiraĵoj, arĝente borderitaj, de l' preĝejpordego, nur pro scivolemo. Sed baldaŭ mi rimarkis, ke ili parolas inter si duonvoĉe, retene, dum unu aŭ la alia ŝtele deviŝis unu larmon el la okuloj.

   Kiam la funebra ĉaro alvenis, kiam malantaŭ la ĉerko preterpasis la impona maso de madame Nini kun alia, pli juna virino, cetere ambaŭ apenaŭ distingeblaj sub la longaj nigraj krepvualoj, la ĉeestantaro eksingultis tiel kortuŝe, ke ankaŭ mi devis uzi la poŝtukon. Rekonante min madame Nini tuj insistadis por ke mi aliĝu al ŝi, kvazaŭ mi estus membro de la familio, dum la aliaj sekvis je respekta distanco.

   Dum la diservo konsternis min la subita konstato, ke inter la funebrantaro mi estas la sola viro! Ĉu do la povra Aleksandro ne havis amikojn, parencojn virajn ? Aŭ ĉu pro la dummilitaj cirkonstancoj tiuj ĉi estis malhelpataj alveni ĝustatempe? Madame Nini sendube kaptis la mutan demandon de mia ekmirego. Ŝi flustris al mi: "Teo ne povis veni," kaj ankoraŭ pli mallaŭte, "lia situacio rilate al la armeo ne estas tre regula."

   Oni reportis la ĉerkon sur la ĉaron, dum iu deĵoranta ceremoniestro invitis nin supreniri sur aŭtobussimilan veturilon intertempe alvenintan. Tiel ni sekvis la mortinton ĝis la tombejo. Unuavice malantaŭ la ŝoforo sidis madame Arlette, pri kiu, post rapida prezentado, mi sciis nur, ke ŝi estas la vidvino de l' povra Aleksandro. Apud ŝi sidis madame Nini kaj apud madame Nini sidis mi. La kvara loko restis neokupita. Same neokupitaj restis du vicoj mallantaŭ ni. La sobre vestitaj virinoj grupiĝis funde de la aŭtobuso. El tiu memvola distanciĝo mi konjektis, ke ilia rilato al madame Nini estas tiu de laborprenantoj al sia ĉefo. Certe vendistinoj aŭ oficistinoj de l' entrepreno. Ili estis naŭ. Mi konkludis, ke la komerco de madame Nini en la centro de la urbo havas certan gravecon.

   La tombejo estis malproksima. Survoje la pasantoj haltis, kompateme rigardis nin. La viroj demetis la ĉapelojn; la virinoj disĵetis rapide la kvar punktojn de l' krucosigno sur fronton, bruston kaj ŝultrojn. Madame Nini kaj la nova vidvino nenion diris. Ilia doloro katenis ilin. Vortoj, iam-tiam flustritaj malantaŭ mi, ne estis percepteblaj.

   Fine ni haltis ĉe la tombejpordego. De tie ni paŝis procesie malantaŭ la ĉerko. Iel okazis, ke mi troviĝis inter madame Arlette kaj madame Nini. Ĉi lasta maltrankvile observis dekstren, observis maldekstren, kvazaŭ esperante trovi tie kelkajn kondolencantojn. Ŝi turnis sin al Arlette: "Estas neniu!" -- Arlette respondis nur: "Eble poste..." Sed madame Nini skuis la kapon: "Mi ne kredas."

   La entombigo estis kortuŝa. Adiaŭa sceno kun disonancaj lamentoj, vekrioj, plendoj. Mi faris ĉion eblan por subteni la doloron de madame Nini. Ĝi estis peza. Ankaŭ sinjorino Arlette sin apogis sur min. Helpserĉe mi okulsignis al la vendistinoj, kiuj komprenis. Servoprete ili enkroĉiĝis brak-sub-brake kun la du virinoj, milde fortrenante ilin de la tombo, kiun du fosistoj komencis jam plenŝuti...

   Ĉiuj reokupis siajn sidilojn en la aŭtoĉaro, kiu tuj ekruliĝis laŭ indikoj de madame Nini. Por mi ŝi bonvolis klairigi: "Unue ni rekondukos la sinjorinojn al la afero; poste la veturilo iros ĝis la krucpunkto de l' Prado. Se tio konvenas al vi, profitu de la okazo. "

   La afero de madame Nini troviĝis ĉe la strato Dumouriez. Kiam la aŭtoĉaro haltis, la naŭ neniel indiferentaj vendistinoj eliĝis, salutante nur per muta kapklino, kaj sen tempoperdo ili malaperis en unu el tiuj diskretaj domoj, kiuj anstataŭ firmoŝildon portas nur dikan numeron. Timante, ke mi tro bone komprenas, mi palpebrumis plurfoje, klarigbezone, kiel iu, kiu abrupte vekiĝas en medion nekonatan.

   Samvespere, reveninte en mia hejmo, mia edzino raportis:

   "Ĉi posttagmeze, dum mi atendadis mian vicon ĉe la spicisto, mi aŭdis edifajn aferojn pri tiu Aleksandro. Ĉu vi scias, kien vi enmetis la piedojn ?

   "Mi timas, ke mi scias."

   "Li estis bandestro, specialisto de kontrabando kaj ĉiaj eksterleĝaj trafikoj, inkluzive de virinnegoco. Rivaloj, kiujn li trompis, faligis lin. Cetere ĉio tio, kiel ili diris, aperis larĝkolone en ĉiuj ĵurnaloj. Kompreneble vi, fervora ĵurnalleganto, nenion vidis!"

   "La loka klaĉo ne interesas min. Al mi sufiĉegas la militaj eventoj!"

   Tamen mi iris tuj por preni sur mia noktotableto la antaŭtagan numeron de la "Petit Marseillais". Dum mi legadis la koncernan artikolon -- ĝi konfirmis, kion mi jam sciis -- madame Nini aperis sur la sojlo de la ĉambro.

   "Mi venas danki vin, sinjoro," kaj super min ŝi elŝutis sennombrajn komplimentojn pri ĝentileco kaj laŭdovortojn pri belega konduto, "kiu hontigos la virojn de Marseille, ĉar vi sola " -- ŝi daŭrigis nebremseble "montris, ke ankoraŭ ekzistas viroj por defii fanfaronadon!"

   Ĉio tio ŝajnis al mi nebulaĵo kaj mi pensis, ke madame Nini fantazie troigas, kiel ili ofte faras en tiu sunbenita lando. Refoje ŝi deklamis: "Dankon! dankon!" kaj kun sia afabla, kutima kapklino, kun sia rideto, al kiu hodiaŭ ombreto da malĝojo pruntedonis nedifineblan pluan ĉarmon, madame Nini retiriĝis. Ni ne provis ŝin reteni.

   Tuj mi reprenis la ĵurnalon por finlegi la nekrologon pri Aleksandro Durati.

   "... kaj konforme al la neskribitaj leĝoj de tiu aparta medio la viktimo rifuzadis ĝis la fino konigi la nomon de sia murdinto. Lia enterigo okazos morgaŭ. Sendube nur virinoj akompanos lin al lia lasta restejo, ĉar la rivala bando avertis tra la tuta urbo, de la Joliette ĝis la Madrague de Montredon: Neniu viro ĉe la entombigo de Durati, -- li ne revenus vivanta! "

"Li ne revenus vivanta!"


Piednoto

(*) fadate (sudfranca esprimo) = simplulino, stultulino.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>