Konvolvulo (Jaroslav SEIFERT)
Konvolvulo
de Jaroslav SEIFERT
elĉeĥigis J. MRÀZ
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 1/4 p. 158
Ĝi super vojfosaĵo pendas,
volviĝas sur sekala tig'.
Al vi por trinki ĝi etendas
nur rosan guton en kalik'.
Facile la pasanto iras,
kvazaŭ ebrius li je vin'.
Al knabo ŝajnas, ke ekspiras
al li odore la patrin'.
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>