La venkonto (Edit SODERGRAN)

La venkonto

de Edit SODERGRAN

elsvedigis M. CARLSSON

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 124


-- Mi vidis mian venkonton unuafoje hodiaŭ,
   tremante mi tuj rekonis lin.
   Nun mi jam sentas lian pezan manon sur mi...
   Kie nun troviĝas
   mia trila rido de virgulino,
   mia virina libero kun alte tenata kapo?
   Nun mi jam sentas
   lian firman prenon ĉirkaŭ mia tremanta korpo,
   nun mi aŭdas la duran sonoron de la realo
   kontraŭ miajn purajn, purajn revojn.

Edit SODERGRAN 1892-1923



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>