"Dum forgesitan boskon minacas vintra neĝo" (Stefano MALLARMÉ)

"Dum forgesitan boskon minacas vintra neĝo"

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157

Dum forgesitan boskon minacas vintra neĝo,
Vi plendas, ho soleca kaptit' de l' sojlo, pompon
Vanan de la bukedoj ĝenantaj tiun tombon,
Kiun duopa fari jam estos nia leĝo.

Senzorge, se meznokto sonigis vantan nombron,
Atendo vin ekzaltas al vigla okulstreĉo,
Ĝis eble en la brakoj de la antikva seĝo
Lasta ardanta karbo prilumos mian Ombron.

Kiu deziras ofte la Viziton, ne devas
Per tro da floroj ŝarĝi la ŝtonon, kiun levas
Kun velka forto mia malviva fingrotuŝo.

Anim' ĉe l' hela fajro tremanta sidi, vere
Por reviviĝ' sufiĉas al mi sur via buŝo
L a blov' de mia nomo flustrata tutvespere.

(Parizo, Novembro 1877.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>