Kia en lin mem fine lin ŝanĝas la eterna, Alarmas la Poeto nudglave al jarcento Sia, angora de la malkonfesata sento Ke morto jam triumfis en lia voĉ' konsterna. Ili audinte -- kvazaŭ vekiĝus hidro sterna -- L' anĝelon senci puraj la vortojn de la gento, Lautkriis, ke la sorĉojn li trinkis el torento De ia arde nigra miksaĵ' honor-eksterma. De l' malamikaj grundo kaj nub' ho lukta veo! Se jam bareliefon el ĝi nia ideo Ne skulptos, por la tombo de Poe ornam-sublimo Severa blok' falinta el sombra aventuro, Jena granit' almenaŭ por ĉiam montru limon Al flugoj de l' Blasfemo disaj en la futuro! (Parizo, 1876.) |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>