"Kiam la ombra leĝo minacis per fatalo" (Stefano MALLARMÉ)

"Kiam la ombra leĝo minacis per fatalo"

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157

Kiam la ombra leĝo minacis per fatalo
La Revon, ĉi deziron kaj veon de l' vertebroj,
Aflikta forperei sub la ĉielfunebroj,
En mi ĝi faldis lacon de l' nedubebla alo.

Pomp', alta strebo reĝon delogi, ebonhalo,
Kie girlandojn famajn tordadas mortaj febroj,
Vi estas nur vantaĵo, mensog' de la tenebroj,
Por la solul' blindita de sia idealo!

Mi scias ja, ke fore en tiu nokt' la Tero
Sendas grandegan brilon de miriga mistero
Sub la jarcentoj hidaj, kiuj ĝin malpli tegas.

La spac', al si simila, ĉu kreskas aŭ sin negas
Rulas en ĉi enuo fifajrojn por atesto,
Ke de genia astro eklumis ĵus la festo.

(Parizo, ĉ. 1873.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>