"La virga, la vivarda kaj la bela hodi'" (Stefano MALLARMÉ)

"La virga, la vivarda kaj la bela hodi'"

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157

La virga, la vivarda kaj la bela hodi'
Per flugilbat' ebria ĉu venas al ni ŝiri
Ĉi duran lagon, kie, rezignaj pluen iri,
Sub prujno hantas flugoj videblaj tra glaci'?

Memoras Cign' iama, ke tio estas li,
Pompa, sed senespere revanta sin fortiri,
Ĉar li jam ne prikantis la landon, kie spiri,
Kianl de l' vintra morno sterilis la radi'.

La blankan agonion forskuos kola hirt'
Trudatan de la spaco al ĝin neganta bird',
Sed ne la hidan grundon, kiu la plumojn ligis.

Fantom' ĉi destinita de l' pure brila dign',
En fride malestima revad' sin senmovigis,
Dum stringas senutila ekzilo lin, la Cign'.

(Avignon, ĉ. 1870.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>