"Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn" (Stefano MALLARMÉ)

"Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn"

de Stefano MALLARMÉ

elfrancigis Gaston WARINGHIEN

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157

Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn,
Plaĉas al mi elekti per nura fort' genia
Ruinon, de mil ŝaŭmoj benatan, kiun ia
Triumfa tag' ornamis per hiacintaj lumoj.

Kuru la vent' kun siaj silentaj falĉo-zumoj!
Tiam mi ne ululos en ĝemo litania,
Se grunde negas blanka ĉi svarmo ironia
Al ĉia land' la gloron de l' falsaj rev-orumoj,

Neniuj fruktoj mian malsaton ĉi regalas,
Sed ties dokta manko al pura frand egalas:
Unu eksaltu, karna kaj noma kaj parfuma!

Ĉe l' fajrodrakoj, kie nin vartas amsezono,
Sopiras mi pli longe, eble en streb' konsuma,
L' alian, la brulintan mamon de l' Amazono!

(Parizo, Januaro 1886.)



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>