Per alte dediĉataj dek ungoj el oniks' L' Angoro ĉi-meznokte tenas, lampadofora, Multajn vespera1n revojn brulitajn de l' Feniks', Kiujn ja ne kolektas cinere ventr' amfora Sur mebloj de l' malplena salon': nenia ptiks', Eksuza luksaĵeto de nura van' sonora, (Ĉar larmojn iris ĉerpi la Mastro el la Stiks' Per tiu sola umo, al la Neni' honora). Sed ĉe l' fenestro norde aperta, ia or' Dubate agonias, laŭ kies pradekor' Unukornuloj ŝutas fajron al nudo niksa -- Fantoma jam ŝi en la spegulo, dum el for, En la forges' fermita per ties kadro, fiksa Fajreras la sepoble konstelacia ĥor'. (Avignon, Julio 1868) |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>