Ĉe la river' de Babilono ni sidis kaj amare ploris, kiam ni tie pri Ciono kun afliktita kor' memoris. Sur la branĉaron de salikoj la harpojn tie ni pendigis, ĉar la kaptintoj-malamikoj por kantsonoro nin instigis. Ni kantu gaje -- tion volis de ni la krudaj turmentantoj. "Nu, kantu do -- ili parolis -- por ni el la Cionaj kantoj!" Silentis branĉe harpo penda, silentis gorĝe kantsonoro Kiel ja en la lando fremda ni kantus kantojn de l' Sinjoro? Ho, se pri vi, Jerusalemo, forgesus mi en la lontano, min, pro la peka forgesemo, forgesu mia dekstra mano! Gluiĝu lango al gingivo, se iam pri vi mi forgesos, kaj se vin fonto de la vivo kaj ĝojo mi rigardi ĉesos! Sinjor', memoru pri l' misago de Edom! Kriis ties gento en la Jerusalema tago: "Detruu ĝin ĝis fundamento!" Kaj vi, filin' de Babilono, kiun pereo nepra plagos, benata, kiu pro l' malbono al ni pagata, al vi pagos! Benata estu, kiu metos sur vin revenĝe siajn manojn, kaj kaptos kaj frakase ĵetos al roko viajn suĉinfanojn! |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>