Schumann (Norbert BARTELMES)

Schumann (*)

de Norbert BARTELMES

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 149


Brulet' jen vira, kaj jen ina, fontas
-- Du sentkompleksoj loĝas lian bruston,
Kaj ambaŭ en ĉasludo sin renkontas
Kaj donas al esprimo tonan ĝuston.
Sovaĝe tondras jen sonŝtupoj krudaj,
Senĉenigita kuras bojantaro,
Dum milde jen, sur tintaj kordoj prudaj,
Sun' vesperiĝe dronas en la maro.
La en Rejnlando gaja karnavalo,
Miksita kun danubaj danc-sekretoj,
Trapasas kiel tromba akvofalo,
Kun rozoj 1a studentaj anmbiletoj.
Tagiĝas; volvas sin en peltojn froste
Rondet' junula sur la griza strato:
La vinfakturon oni pagos poste,
Kiam monuj' en pli prospera stato.
Muziko, ha! -- la muzo tro postulas...
Fe1iĉe Klara helpas, lin apogas --
Sed Rejnriver' majestajn ondojn rulas,
La viron ĝi fascinas, streĉe logas.
Malpuraj akvoj, kion vi plaŭdadas?
Pri kio viaj sonoj memorigas? --
Per ĉiuj ritmoj vivon ĝi invadas...
Sin tien ĵeti -- kiel ĝi efikas!

Eterna nokto lian cerbon volvis,
Post apogeo sekvis klin' fatale;
Neniu, ha, problemon tiun solvis:
Najbaras ja geni', frenez' iale.

(*) Robert Schumann, romantika komponisto (1810-1856).


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>