Mandrelo estas tre kontenta Pri sia bluo fundamenta; Ĝin ne perturbas maltrankvilo Kvankam lazuras la sidilo; De ĝi neniam venas veoj, Ke blankigendas la gluteoj. Fakte, ne sentas sin kompleta Mandrelo sen blusubo neta. Ovŝela bluo de l' matenoj Plaĉas al ĝi ĉe l' sidkusenoj: La somernokta riĉo glaŭka Aspektas, sialoke, taŭga. Ĝi ne nur ne supozas honto Koloron de l' dorsfina monto, Sed sentas sin supera al la Simioj kun postaĵ' neŭtrala. Ne pro nescio ĝi tre ŝatas La lokon, kiun panjo batas; Ĝi vidas -- ĝi ne estas blinda -- Realon de l' rembur' ridinda. Ĝi per speguloj vidas laŭe Kio okazas malantaŭe: Sed tion vidi ĝi preferas -- Pri sia pugo ĝi fieras. Ĉi fenomeno, mi emfazas, Sin certe sur moralo bazas, Sed kiu entreprenus taskon Klarigi ĝian buntan baskon? Kiu malkovrus sen riposto Signifon de l' kromata vosto? -- Aliaj luktu pri l' problemo -- Mi kontentiĝas per ridemo. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>