Brazilaj anekdotoj

Brazilaj anekdotoj

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/5 p. 169


1. -- Ĉasrakonto.

   ... Subite, mi troviĝis vid-al-vide kun jaguaro. Mi surŝultrigas, celas, premas la ellasilan... nenio okazas: mia pafilo estis kaputa! -- Do, vi estis formanĝita ? -- Nu, ĉu vi estas mia amiko, aŭ amiko de la jaguaro?

2. -- Intensa kultivado.

   Granda kafkomercisto el Sao Paŭlo esploras la kultiveblon de la interna lando. Unu tagon, en la ŝtato Mato Grosso, li ekvidas vastan kampon, kun nur kelkaj bananarboj, kaj, sub unu el ili, dormetantan kampulon. "Diru, amiko, demandas la komercisto montrante al la vasta senkultura tero, ĉu via grundo ne donas kafon? -- Ne, nenian kafon. -- Ĉu kotonon? -- Ne, nenian kotonon. -- Ĉu sukerkanon? -- Ankaŭ nenian. -- Tamen, se vi plantus kafarbojn, ĉu tio ne prosperus ? -- Nu, kompreneble, se vi plantus ilin..."

3. -- Afableco.

   Loĝanto de Rio, revenante el longa vojaĝo, jam ĉe la haveno renkontas amikon: "Mia edzino ne scias, ke mi alvenis. Mi iras tuj surprizi ŝin... -- Kun kiu?"

4. -- Heroino.

   Dronis la ŝipo, kaj sur dezerta insula retroviĝas poste Maria-Roza, la papagino de la ŝipestro, kun kvin ŝipanoj. La unuajn tagajn, oni manĝas la provizojn. Sed baldaŭ ekregas malsato. Unu matenon, la ŝipanoj, dum foresto de Maria-Roza, komplotas inter si, kaj bruligas grandan fajron. Revenas Maria-Roza. Ĝena silento. Tiam unu el la homoj, kuraĝe: "Venu ĉi tien, Maria-Roza, venu, mia bela..." La papagino, kun hirtaj plumoj, regresas. "Maria-Roza, mia trezoro..." Tiam la papagino, kun seka tono: "Almenaŭ, nomu min Johanino d'Arc!"

5. -- Nenormala.

   Kamparano el Mato Grosso finfine decidiĝas veturi al la granda urbo, konsulti kuraciston. "Nu, kion vi sentas, amiko? -- Ha, sinjoro, jam de jaroj mi suferas je maldormemo. -- De jaroj, ĉu eble? -- Jes ja! Kiom ajn mi penas, ĉiun duan aŭ trian tagon, mi vekiĝas."

5. -- Malsukceso.

   Riĉa brazilanino, timigita de la okazaĵoj en la 1942a-jara Londono, ŝipiras hejmen, kun sia papago, kompreneble. La Atlantiko iom tumultas, kaj la papago eksentas marmalsanon. "Nu, kara, ŝi diras, la ĉefa afero estas tute ne pensi pri la maro. Por distri vin, ĉu vi volas, ke ni ludu kune? -- Jeees, jeees, plendas la papago. -- Nu, atentu. Mi kalkulas ĝis tri, kunfrapante miajn manojn, kaj tiam ni komencos la ludon. Preta? ... Unu, du, tri!" Kaj je tiu tri, la ŝipo, renkontinte germanan flosminon, eksplodas ĉielen. Kiam ĉiuj pecoj refalis sur la maron, la papago, senplumigita, kun unu ŝvelanta palpebro, alkroĉite al naĝanta trabo, konkludas: "Tiu ludo estas komplete idiota. "



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>