Animon havas ĉio, la koloroj, La nestoj kaj la steloj kaj l' arbaroj; Kaj havas ĝin la perloj, ĝin la oroj, La suna refraktaĵo sur la maro! Tre belaj ili estas... ĉiuj koroj Amegas ilin. Sur floranta altaro L' animojn mi adoras de l' aŭroroj -- De mia revo la simila paro! L'animojn amas mi por ilin senti, Kaj ofte tiuj venas por min tenti Kiel la papiliojn arda lum0 ! El ĉiuj, tamen, la plej bela, certe, La Roza estas, kiu fama, lerte, Parolas per sopiroj de parfumo! |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>