Nomademo (Sylla CHAVES)
Enkomputiligis
Don HARLOW
Nomademo
de Sylla CHAVES
originale aperis en
la nica literatura revuo
, 1/5
Kial vi, malsaĝuleto,
En la mondon ĵetas vin?
Surde al la hejma peto,
ĉion lasas vi, poeto,
Por tramondi sen destin'...
Kiu volo, kiu devo,
Kiu celo movas vin?
-- Sekvi post fluganta revo,
Tamen sen atingi ĝin.